Vestoj de Nu-nacio

La viroj de la nacio portas kanaban kitelon kaj mallongan pantalonon. Iliaj haroj pendas ghis la orelloboj. Granda parto de la viroj portas koralan ornamajhon che la maldekstra orelo, glavon che la maldekstra flanko de la talio kaj sagujon sur la dekstra shultro. La virinoj portas kanaban jakon, longan jupon kaj kolchenon el multkoloraj bidoj. Parto de la virinoj shatas porti diademon kaj brustan ornamajhon el koralo, agato, konkoj kaj arghentaj moneroj. Iliaj grandaj latunaj orelringoj pendas ghis la shultroj. La vestoj plenaj de nacia gusto estas trikitaj de ili mem. La viroj uzas ilin kiel vestojn en tago kaj litkovrilon en nokto. La virinoj portas dikan antautukon varmtenan kaj eltenema de malpurajhoj.

La virinoj deinfanece lernas shpini lanon kaj triki lanajn shtrumpojn. Ili donacas la shtrumpojn al sia amato. Se fraulo akceptas ilin, tio signifas, ke li amas shin.