Loĝdomo de oroĉenoj

La Granda Xing'an-montaro kaj la Malgranda Xing'an-montaro en nordorienta Ĉinio estas riĉaj kaj belaj lokoj, kie vivas kuraĝaj kaj fortaj oroĉenoj, kiuj sin okupis pri ĉasado. La senlima primitiva arbaro, belaj herbejoj, riveroj kaj ravinoj nutris la diligentajn oroĉenojn.

La nacio nombras 7500 membrojn, kiuj vivas en Oroĉena Aŭtonoma Gubernio de Hulun Buir de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj Heihe de Heilongjiang-provinco en nordorienta Ĉinio. Ili havas sian nacian parolan lingvon sed ne la skriban, kaj ili uzas la han-nacian skriban lingvon. Oroĉen havas du signifojn: unu estas "homo uzanta boacon", kaj la alia — "homo vivanta sur monto".

Antaŭe oroĉenoj loĝis en konusa domo farita el 20-30 lignaj stangoj en longo de 5-6 metroj kaj feloj de bestoj aŭ betulaj ŝeloj. Konstruado de tia domo estas simpla: unue oni starigis konusan skeleton el kelkaj lignaj stangoj kun forkoj ĉe ekstremo por interkruciĝo. Poste oni egaldistance vicigis stangojn inter la ĉefaj. Fine, oni tegis la konusan skeleton per feloj de kapreolo aŭ betulaj ŝeloj por protekti domon kontraŭ pluvo en somero kaj frosto en vintro. Ĉe la pinto de la konuso estis truo por enlasi lumon kaj ellasi fumon de fajro. Ĉe la sudo aŭ surdoriento de la domo estis pordo.

La kovraĵoj sur la domo ŝanĝiĝis laŭ sezono. En vintro oni kovris ĝin per feloj de kapreolo; kaj en printempo — betulaj ŝeloj. Oni devis prilabori la betulajn ŝelojn antaŭ ol uzi ilin: forigi la malmolan tavolon, boligi la molan parton en kaldrono por moligi kaj fortikigi ilin, poste oni ligis malgrandajn ŝelpecojn en grandan pecon per ĉevalaj haroj aŭ fadeno el cerva tendeno. Fine, oni devis kovri la skeleton per kelkaj tavoloj da grandaj ŝelpecoj unu sur alia kaj fiksi ilin per feraj najloj al lignaj stangoj. En vintro la domo estis konstruita sur suna deklivo, kaj en somero, la domo estis konstruita sur alta deklivo facile aerumebla.

La meblado estis simpla. En domo estis nur kuŝejo aŭ lito. Oni faris kuŝejon el lignoj, fojnoj, betulaj ŝeloj kaj feloj de kapreolo. Kutime, oni dormis en tri flankoj de la domo kaj vakigis la lastan por trairado. En la centro de la domo estis fajrujo, kaj super ĝi pendis malgranda fera poto por kuiro. La domo de oroĉenoj estis facile starigebla kaj malmuntebla, konforma al ilia nomada vivo.

De la kvina jardeko de la pasinta jarcento, la ĉina registaro disponigis specialan monon kaj konstruis domojn por transloĝigi oroĉenojn el arbaro. Ĝis 1958, la plejparto de oroĉenoj realigis fiskloĝadon.

En la unuaj okdekaj jaroj de la pasinta jarcento, la registaro konstruis pli bonajn domojn el briko kaj ligno por fiksloĝigi oroĉenojn. Lastatempe, ĝi konstruis novan ĉasistan vilaĝon por oroĉenoj, kiuj loĝis en nebonaj domoj en regiono kun nebona natura medio. La nova domo havas tri ĉambrojn: la centra estas sidoĉambro kaj kuirejo, kaj la aliaj du ambaŭflanke estas dormoĉambroj. En la ĉambro estas hejtebla terlito aŭ ligna lito. La ĉambroj estas larĝaj kaj helaj.

Antaŭ kaj malantaŭ la domo estas granda legomĝardeno por kulturado de legomoj kaj fungoj. Nun ĉiuj familioj bredas bovon, porkon kaj kortobirdojn.