 Orochen-nacio
sin vivtenas chefe per chasado kaj ili faras vestojn, chapojn, shuojn
kaj chiutagajn necesajhojn el felo de kapreolo. En vintro chu viroj
chu virinoj portas mantelon kun broditaj fendoj ambauflanke. Ili
shatas ornami gantojn per rughaj, verdaj kaj flavaj brodajhoj. Mantelo
de virinoj longas ghis la instepo kaj havas fendojn ambauflanke.
Ilia chapo estas farita el kapreola felo, kiu povas ne nur protekti
de frosto, sed ankau kamufli en chasado. Chapo de virinoj estas
farita el felto kaj la rando estas borderita per punto kaj che la
supro estas rughaj kaj verdaj kvastoj. La vestoj, pantalonoj kaj
gantoj de junuloj estas flave farbitaj per arbosuko kaj la ornamaj
desegnoj prenas formojn de geometrio, vegetaloj kaj bestoj.
|