 Primi-nacianoj
kutime konstruas sian domon sur modera montodeklivo. La arkitekturo
de la domo similas al tiu de Baj-nacio, nome domo kun chambroj en
tri flankoj kaj korto en la mezo. La chefa chambro longas 6.5 metrojn
kaj profundas 3 metrojn. En la kvar anguloj staras kolonoj kaj meze
de la chambro staras dika fosto, kiun la nacianoj rigardas kiel
sidejon de dio. La duklina tegmento estas kovrita de tegoloj kaj
lignaj tabuloj. La muro estas farita el trunkoj. La domo kutime
havas 2 etaghojn. La supra etagho servas al homoj kaj la teretagho
estas uzata kiel stalo au tenejo. Dekstre de la chefa chambro estas
ligna planko kaj fajrujo. Malantau la fajrujo estas nicho. Chirkaue
de la fajrujo estas matracoj. Tie la familianoj manghas, dormas,
kunsidas, kultas kaj akceptas gastojn. Maldekstre de la chefa chambro
estas kuirejo, kaj che la pordo pendas kranioj de bovo kaj shafo,
kiuj esprimas la deziron por prospero de brutobredado.
|