Primiaj
geknaboj en agho de malpli ol 13 jaroj portas kanabajn vestojn similajn
al manchura robo butonumata dekstre. Ili havas kanaban zonon, chapon
kaj ledshuojn. Knabinoj havas longan harplektajhon fiksitan sur
la frunto, ornamitan per mil rughaj bidoj en totala pezo de 0.5-1
kilogramo. La kolumo havas arghentajn butonojn. La chapo de knabinoj
estas farita el tolo, en formo de kapo de kato, kun du hirtaj oreloj.
La knaboj havas po unu harplektajhon che la frunto kaj
po unu dekstre, po unu maldekstre. En iuj lokoj knaboj havas harplektajhon
nur en la mezo de la verto. Knaboj portas lanfadenan kloshoforman
chapon kun truoj en la fronta flanko kaj granda kvasto sur la supro.
Chu knaboj chu knabinoj portas orelringon kaj arghentajn braceletojn.
En la pasinteco ili portis grandan orelringon, kaj nuntempe ili
portas jadan pendajhon ligitan per kolora fadeno.
Junaj virinoj portas mallongan tolan jakon en blanka,
nigra kaj rugha koloroj, kun manikoj mallarghaj kaj kolumo alta.
En printempo ili portas kordurojan jakon kun borderita rando.
Pliaghaj
virinoj portas shalon el ledo de kapro, shafo au poefago, kaj tiu
de kaproledo estas plej kara. La shalo estas ligita antau la brusto
per 2 shnuretoj. En tago la shalo gardas kontrau malvarmo, en nokto
servas kiel matraco kaj en ripozo kiel sidkuseno.
Junaj kaj mezaghaj viroj portas mallongan jakon kun
arghentaj butonoj, larghan nigran pantalonon kaj longan kitelon
zonitan. La zono estas farita el blanka shaflano, kun brodajhoj
che ambau ekstremoj. Ili vindas la krurojn kaj portas ledshuojn
kaj en printempo pajlajn sandalojn.
La viroj havas longajn harojn au perukon spirale volvitan
sur la verto per silkaj fadenoj. Parto de la viroj restigas la harojn
en la mezo de la verto kaj plektas el ili tuberon. La chapoj de
viroj estas tre diversaj. Parto de la viroj portas turbanon au rondan
feltan chapon. En la lastaj dekoj da jaroj la nacianoj shatis porti
chapelon kun largha viziero. La viroj ornamas sin per braceletoj,
ringoj kaj pendajho che la maldekstra orelo. Ili portas longan glavon
kaj tornistron el cerva ledo.
Gemaljunuloj portas vestojn similajn al tiuj de geviroj,
sed nigra koloro estas preferata. Ili ne portas ornamajhojn nek
perukon. Iuj el ili portas bluan turbanon, kaj la rubando estas
multe pli longa ol tiu por junuloj. Ili zonas per solkolora rubando
kaj malofte portas shuojn.
|