Ambau
seksoj de la nacio portas blankan jakon, nigran au blankan rondan
chapon. Maljunuloj portas kitelon kaj turbanon. Maljunulinoj portas
blankan kaptukon, mezaghaj virinoj - nigran kaj la junaj - verdan.
La kaptuko estas farita el muslino au veluro. La junaj virinoj shatas
vesti sin per freshkoloraj vestoj kaj nigran veshton. Ili shatas
ornami sin per oraj au arghentaj orelringoj, fingroringo kaj braceletoj
kaj porti broditajn shuojn. Parto de la virinoj shatas tatui mandorson
je desegno de umea floro, kolorigi la ungojn kaj porti broditan
merceran saketon sur la brusto. Iliaj kutimoj estas similaj al tiuj
de najbaraj nacioj, precipe tiuj de Huj-nacio.
La beboj portas blankan veston sen butonoj, kolumo kaj
manikoj. Kiam la beboj iom kreskas, oni vestas ilin per pijhamo
kaj ligas ghin che la maleoloj por teni varmon. Kiam la infanoj
povas iri, oni vestas ilin lau sekso, ke knabinoj devas porti desegnitajn
vestojn kaj havi harplektajhojn. Porto de la infanoj portas che
la kolo tolan triangulan saketon kun sutro kiel talismano.
Vesti sin per rughaj au flavaj vestoj estas tabuo por
la viroj de la nacio.
|