Loghdomoj de She-nacio

She-nacianoj konstruas sian domon sur suna montodeklivo che akvo. La domoj de la nacio estas konstruitaj el brikoj.

Por konstrui domon, oni unue starigas fostojn por formi framon. Poste oni tegmentas per tegoloj kaj konstruas muron. Fine estas almeto de ligna planko kaj dekorado. Konstruado de domo dauras kelke da jaroj, char en chefsezono oni devas sin okupi per kamplaboro.

Kostruado de domo estas helpata de la tuta vilagho. Parencoj kaj samvilaghanoj helpas per donaco de ligno, brikoj, tegoloj k.a. au per senpaga laboro, dum la mastro devas regali ilin per mangho. Charpentisto kaj masonisto estas pagataj.