de LIU BIAN
Ŝe-nacio
kun 630 mil membroj plejparte loĝas en montaroj en la provincoj
Fujian kaj Zhejiang, kaj la ceteraj en Jiangxi, Guangdong kaj Anhui.
Ŝe-nacio praktikas monogamion. Geedziĝo okazas ne inter
familioj kun sama familia nomo, sed inter familioj kun familiaj
nomoj Pan, Lan, Lei kaj Zhong. La gejunuloj havas liberecon elekti
sian amat(in)on pere de kantado antaŭ geedziĝo. Antaŭe ili geedziĝis
14-15-jaraj, maksimume 17-18-jaraj, kaj nur malmultege da gejunuloj
geedziĝis pli-ol-20-jaraj. Kvankam la gejunuloj povas libere enamiĝi,
tamen ili bezonas aprobon de la gepatroj. Geedziĝo sen konsento
de la gepatroj estas riproĉata. La geedziĝa moro de ŝe-nacio konsistas
el propono, nupto, enloĝigo de bofilo kaj reedz(in)iĝo.
Propono
La
gejunuloj enamiĝas per si mem en kantado aŭ per svatado. Se ambaŭflankoj
inklinas boparenciĝi inter si, la familio de fraŭlo petas svatanton
proponi geedziĝon en la hejmo de la fraŭlino. Tiam la fraŭlino kaj
ŝia patrino venas al la hejmo de la fraŭlo por koni la venontan
edzon kaj lian familion. Se ĉiuj estas kontentaj, la familio de
la fraŭlo donacas pistitan farunaĵon de glueca rizo al la fraŭlino.
Poste la svatanto de la fraŭlo portas farunon kaj sukeron al la
hejmo de la fraŭlino kaj petas paperslipon pri dato kaj horo de
ŝia naskiĝo. Kutime la svatanto sukcesas akiri tion post trifoja
petado. La gepatroj de la fraŭlino ne povas skribi sur la paperslipo,
kaj ili devas peti alian plenumi tion. Kiam la familio de la fraŭlo
akiros la paperslipon, ili petas sortodiveniston elekti daton de
geedziĝo. Poste ili konservas la paperslipon en sia hejmo tri tagojn
por vidi, ĉu okazos ia malfeliĉo al familianoj kaj dombestoj. Se
ĉio estas en ordo, tio signifas, ke la geedziĝo estos akorda.
Nupto
Antaŭ
la edziniĝo la fianĉino estas invitita de frato de la patrino por
gasti ĉe la hejmo de la avino. La knabino estas bone regalata dum
kelke da tagoj ĉe la avino kaj ŝia patrino venas reporti ŝin kunportante
farunaĵon el glueca rizo kiel donacon.
Du tagojn antaŭ la nupto, la familio de la fianĉo petas
spritan kantiston kiel "boonklon". Tiu kaj la svatanto
portas donacojn al la hejmo de la fianĉino. La "boonklo"
devas konduti diskrete, ĝentile kaj sagace. Virinoj de la vilaĝo
varme bonvenigas ilin ĉe ilia alveno kaj bonintence ŝercas pri li,
ekzemple kiam la "boonklo" prezentas donacojn, oni ŝmiras
lian vizaĝon per nigro je lia senatento. Se la "boonklo"
vidas en la salono, ke la benko staras maldekstre, li devas movi
ĝin dekstren por montri sian humilecon, alie la virinoj eksplodigos
petardojn por forpeli lin. Poste la "boonklo" prezentas
po du cigaredojn al la familianoj de la fianĉino, eĉ al infanoj
senescepte.
Poste estas kantokonkurso. La "boonklo" kantas
la unua, kaj virino reprezentanta la familion de la fianĉino responde
kantas la dua. Se ŝi ne povas respondi al lia kanto, ŝi ŝanĝas kanton,
se ŝi ankoraŭ ne povas daŭrigi, viroj de la vilaĝo povas ŝin helpi.
Se neniu en la vilaĝo povas daŭrigi, la kantokonkurso finiĝas per
malvenko de la virino, kaj la "boonklo" estas solene regalata
kaj triumfe revenas hejmen en la tria tago. Se la "boonklo"
ne lertas en kantado kaj malvenkas, la virinoj senkompate mokridindigas
lin.
Enloĝigo
de novedzo ĉe bogepatroj
Familioj
kiuj havas filinon sed ne filon, kutimas enloĝigi bofilon en sian
hejmon. Iuj familioj, kiuj havas multe da kampoj kaj vastan domon,
ŝatas teni ĉe si edziniĝintan filinon kaj la bofilon, kvankam ili
havas filon. Iuj familioj estas malbonstataj kaj ne havas sufiĉe
da agroj, ili restigas ĉe si la unuan filon aŭ plej ŝatatan filon,
kaj permesas al la aliaj filoj loĝi ĉe la hejmo de la edzino. Bofiloj
loĝantaj en la hejmo de bogepatroj devas ŝanĝi sian familian nomon.
La familioj de la fianĉino devas donaci donacojn aŭ sumon da mono
al la gepatroj de la fianĉo por bezono en ilia maljuneco. La ceremonio
estas preskaŭ sama kiel tiu por novedzo prenanta edzinon al sia
hejmo. La diferenco estas, ke la bofilo loĝonta ĉe la bogepatroj
piediras al la hejmo de la fianĉino kaj malmultaj kunportas doton.
En iuj lokoj tiaj bofiloj havas heredrajton kaj devas flegi la bogepatrojn
ĝis ilia forpaso. La unua filo de tia bofilo portas lian familian
nomon, kaj la dua portas la familian nomon de la patrino. Se poste
bofilo ne volas vivi ĉe la bogepatroj, li povas foriri, sed li devas
doni monon al la bogepatroj.
Reedz(in)iĝo
Gevidvoj de la nacio estas liberaj por reedziĝo, sed
la geedziĝa ceremonio ne estas tiel solena kiel la unua.
|