La
virinoj portas larghan jakon kun mallarghaj manikoj, kaj la randoj
de la manikumoj kaj la dekstra antaupeco estas borderitaj per puntoj.
Punto kun larghaj desegnoj estas uzata de junaj kaj mezaghaj virinoj,
kaj tiu kun mallarghaj desegnoj - de maljunulinoj. Maljunulinoj
portas nigrajn vindojn sur la kruroj. La "feniksa kostumo"
por nupto de junulinoj estas tre bela. La vestoj kaj antautuko estas
borderitaj per multkoloraj puntoj kun rughaj, rozaj kaj flavaj desegnoj.
La oraj kaj arghentaj filigranoj simbolas belan plumaron de fenikso
kaj tintantaj arghentaj ornamajhoj -- blekon de fenikso.
|