 La
vestoj de Shibe-nacio estis similaj al tiuj de manchuroj. La viroj
portis bluan, brunan au grizan kitelon kun fendoj che ambau flankoj,
mallongan nigran jhaketon, chapon en duonsfera formo kaj shuojn
kun dika plandumo. Junaj virinoj portis freshkoloran robon, pantalonon
ligitan malsupre, blankajn tolajn shtrumpojn kaj broditajn shuojn.
Knabinoj havis harplektajhon che la okcipito, kaj la edzinighintaj
virinoj havis du harplektajhojn tuberigitajn sur la verto. Maljunaj
virinoj portis robon en koloroj samaj kiel tiuj de viroj kaj shatis
porti nigra-blankan kaptukon. En vintro ili portis vatitan chapon.
La virinoj shatis porti orelringojn, arghentajn braceletojn kaj
fingroringon, kaj ilia hartubero estis ornamita per arghentaj pingloj
kaj silkaj floroj. Nun la vestoj de la nacio estas preskau tute
similaj al tiuj de Han-nacio.
|