Ŝuj-nacio
en nombro de 340 mil loĝas ĉefe en la Sandu-a Ŝuj-nacia Aŭtonoma
Gubernio, sude de la montaro Miaoling en la provinco Guizhou. Ĝi
havas sian propran lingvon. Antaŭe la nacio havis antikvan ideografion,
nomatan Ŝuj-skriblingvo. En la ideografio estis hieroglifoj, kaj
parto de ili estis inversitaj han-naciaj ideogramoj. Nur ĉirkaŭ
100 vortoj estas uzataj nur en religia agado. La nacianoj kutime
uzas la han-nacian lingvon.
La membroj de la nacio loĝas en subtropika zono, kie
la klimato estas pluvoza kaj malseka. Iliaj domoj estas konstruitaj
el ligno de abio kaj pino, staras sur fostoj, kio gardas la loĝantojn
kontraŭ malsekeco kaj atako de rabobestoj.
Domoj de la ŝujoj kutime havas tri etaĝojn. En la malsupra
etaĝo oni bredas brutojn, faras hejmlaborojn aŭ konservas objektojn.
Iuj prenas tiun ĉi etaĝon kiel kuirejon. La meza etaĝo servas kiel
loĝejo. Centre de la meza etaĝo estas sidoĉambro, plej granda el
la aliaj ĉambroj. La aliaj ĉambroj estas por familiestroj kaj la
unua filo. En iu el tiuj ĉambroj oni instalas fajrujon. La tria
etaĝo estas grentenejo. Se oni ne havas la trian etaĝon, greno konservata
en la dua etaĝo.
Inter la loĝdomoj de la nacianoj ne ekzistas kortoj.
Tio ege grandigas la konstruan spacon. Konstruante domon, unue oni
kontentigas la bazan bezonon laŭ la ekonomia kondiĉo, kaj samtempe
rezervas sufiĉan spacon por plivastigo de la domo en la estonteco.
Oni povas klare vidi la disvolvon de la familio pere de noveco kaj
malnoveco de la aspekto de la konstruaĵo.
La vilaĝoj de la nacio estas loĝataj de samsangaj grupoj,
tial ĝenerale la vilaĝanoj havas la saman familian nomon.
|