
La nacianoj shatas nigran kaj bluan koloron en vestado. La viroj
portas longan robon kun largha antaupeco kaj nigran turbanon. La
virinoj portas bluan jakon kun largha antaupeco kaj nigran tolan
pantalonon, ambau kun borderajhoj. Ili portas ankau verdan zonon.
En festo ili portas jupon kaj arghentajn orelpendajhojn, kolringon
kaj braceletojn. Nun multe shanghighis la vestoj de la junaj virinoj.
Plejparto de ili shatas porti striktajn vestojn kaj pantalonon sen
borderajhoj. Ili portas arghentajn kolchenon, braceletojn, orelpendajhojn
kaj buntan zonon. La virinoj estas lertaj en brodado per blankaj
chevalaj vostharoj volvitaj per blankaj silkaj fadenoj. Iliaj broditaj
shuoj kun duoble levita pinto estas tre valoraj el la brodajhoj
de la nacio.
|