Loĝdomoj de Taĝik-nacio

Taĝik-nacio plejparte loĝas en sudokcidento de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Simplaj kaj krudaj, la domoj de taĝikoj estas konstruitaj el lignoj kaj ŝtonoj kun ebena tegmento tegita per branĉoj kaj tero miksita kun pajlaj pecetoj. La muroj el ŝtonoj estas dikaj kaj fortikaj. Ĝenerale la domoj areas 400-500 kvadratajn metrojn. En la domo estas ĉefa ĉambro, kuirejo kaj stalo. Riĉaj familioj konstruas gastoĉambron kaj tenejon. La domo estas ĉirkaŭata de muro kun pordego direktiĝanta al oriento.

La domoj de Taĝik-nacio estas konstruitaj sur seka, solida kaj alta loko. Pro ofta ventego kaj neĝado, ili estas ne altaj kaj ilia pordo troviĝas ĉe la angulo de la muro por konservi varmon. Luko en la mezo de plafono enlasas freŝan aeron kaj lumon. Maljunuloj, junuloj kaj gastoj disponas terlitojn kovritajn per felto ĉirkaŭe en la ĉambro. La forno staras kontraŭ la pordo. Malantaŭ la forno oni trovas etan konservejon por oleon, viandon, nuksojn kaj grenon.

Somere la taĝikoj paŝtas, tial ili loĝas en felta jurto aŭ terkabano ĉe la paŝtejo.