Post 8-hora veturado suden de la urbo Kashi, okcidenta
pordo de Xinjiang, ni finfine atingis Taxkorgan, hejmlando de taghikoj.
Kun 27 mil loghantoj tiu malgranda gubernia urbo sur altebenajho
4 mil m super la marnivelo estas chirkauita de glaciaj kaj krutaj
montoj. En septembro la chielo pure bluis kaj sur la stepo aroj
kaj aroj da shafoj sin pashtis kvazau shvebantaj nuboj.
En
la taghika lingvo Taxkorgan signifas shtonan kastelon. La prauloj
konstruis antau 2 mil jaroj tiun 2-etaghan rondan kastelon el shtonoj
kiel reghan palacon, kiu jam ruinighis antau longe kaj sur ghi shvebis
kelkaj agloj.
Promenante sur strato de la urbeto, mi renkontis multajn
taghikojn, kiuj chiuj afable ridetis al mi, kio rememorigis al mi
legendon rilatan al la nacio: Se vi lasas objekton che strato kaj
metas sur ghin shtonon, neniu forprenos ghin; en la tiea malliberejo
trovighas preskau neniu krimulo; seruron ne bezonas la lokanoj...
Ni partoprenis geedzighan ceremonion de taghikaj junuloj
en la vilagho Mengban, ke ni vere intime kontaktighis kun taghikoj.
Informighinte pri la afero, ni speciale achetis rughan ledan keston
por gratulo al la novgeedzoj. Tio estas nacia moro de la taghikoj.
Nia hazarda alveno ne surprizis la novgeedzojn, kaj iliajn familianojn
kaj amikojn, kiuj tamen diris al ni, ke ni ne estu singhenaj, sed
kiel hejme.
La geedzigha ceremonio dauris tri tagojn en gaja kaj
solena atmosfero. La 23-jara novedzo Jir Alik kaj la 21-jara novedzino
Shadahan vivas en la sama vilagho. En la unua tago de sia geedzigha
ceremonio ili tualetis en la hejmo de siaj gepatroj. La novedzo
vestis sian kapon per tolo en rugha kaj blanka koloroj kaj la novedzino
portis fingroringon kun tola strio en rugha kaj blanka koloroj.
Tio aludas, ke la novgeedzoj komencas la novan vivon de la juneco
kaj daurigos ghin ghis la maljuneco. Pli interesa estas la shminkado:
ili blankigis la lokojn chirkau la okuloj per shminkajho el faruno
kaj blanka farbo. Post shminkado la frato de la novedzino devis
shin pririgardi la lastan fojon antau ol oni vualos shin per rugha
kaptuko. Shia onklino mallaute diris al ni, ke la novedzino devas
porti la kaptukon plurajn tagojn, ech kiam shi manghas, kaj povas
depreni ghin nur post la ceremonio.
En
la dua tago la novedzo Alik aspektis energioplena. Eskortate de
parencoj kaj amikoj kaj akompanate de muziko, li veturis per auto
por bonvenigi la novedzinon. Lia patro sciigis al ni kun rideto,
ke sur azeno oni bonvenigis la novedzinon antaue.
La bogepatroj de la novedzo atendis antau la pordo de
la domo por akcepti la grasan shafon prezentitan de ilia bofilo.
Tiam la kompanino de la novedzino prezentis je shia nomo du bovlojn
da lakto al la novedzo, kiu eltrinkis per unu spiro, kio aludas
lian sinceran amon al la novedzino.
La novedzino kun rugha kaptuko trankvile sidis en la
domo. La novedzo venis al shi kaj milde prenis shian manon por intershanghi
la fingroringojn kun shi. La mastro gaje regalis chiujn gastojn
per abundo da bongustaj manghajhoj. Oni plenplezure kantis kaj dancis
ghisnokte.
La alveno de imamo sanktigis la geedzighan ceremonion.
Lau la islama etiketo la geedzigha ceremonio devas esti prezidata
kaj benata de imano kun alta prestigho. Poste la novgeedzoj kune
trinkis bovlon da sala akvo, kio esprimas, ke ilia amo estas eterna.
Matene de la tria tago la novedzo revenis kun la novedzino.
Chiuj vilaghanoj venis gratuli ilin. Kiam viroj eniris en ilian
domon, oni vershis sur ilin farunon. Oni humure diris al ni: "Gardu
vin, se la faruno sur vi forighos, oni suspektos, ke vi estis frivola
al la novedzino."
La nova domo en tipa taghika stilo estas tera sen fenestro
sur muroj, sed kun luko sur la plata tegmento. Ekstere ghi estas
simpla kaj modesta kaj ene tre bone kaj elegante meblita. Precipe
la tapishoj kaj murtapishoj kun densaj koloroj estas belegaj.
Tamburinoj
sonis tage kaj nokte. Akompanate de flutoj, la ritmo de la tamburinoj
agrable variis. La flutistoj estis du maljunuloj kun blankaj haroj.
Chiuj taghikaj viroj scias ludi tiun tritruan fluton faritan el
agloflugila osto. Akompanate de ghi, du junuloj en vesto kun desegno
de agloflugiloj dancis aglodancon. Unu el ili alte levis la brakojn
kiel aglo fluganta kaj la alia vibrigis la shultrojn kiel aglo shvebanta.
La taghikoj vivantaj en montaro de generacio al generacio kultas
aglon. Kun nazo simila al aglobeko, ili sin rigardas kiel posteulojn
de aglo.
Kiam la vilaghanoj festis en la hejmo de la novedzo,
la gepatroj de la novedzino estis preparantaj donacojn kaj frandajhojn.
Post la ceremonio ili devas viziti sian filinon, nur post ilia alveno
oni povas depreni la rughan kaptukon de sur la kapo de la novedzino
kaj vidigi shian belan vizaghon.
|