 Same
kiel aliaj nacimalplimultoj, ankau la taghikoj havas siajn proprajn
naciajn vestojn.
Kutime la viroj portas sur si longan senkoluman kaj
zonitan jakon kun butonaro en la mezo de la brusto. En malvarma
sezono ili aldonas shafpelton ekster la jako. Ili portas cilindran
chapon el nigra veluro, kaj la rando de la chapo povas esti mallevata
malsupren por shirmi la orelojn kaj vangojn kontrau frosto.
La virinoj portas sur si robon, kaj sinjorinoj -- posttukon
kaj rondan broditan chapon kun arghentaj ornamajhoj. Kiam ili vizitas
alian lokon, ili devas kovri la chapon per tuko. Chiuj viroj kaj
virinoj portas sur si feltajn shtrumpojn kaj molajn shafledajn botojn
kun plandumoj el poefaga ledo. Tiaj shuoj estas taugaj por irado
sur montoj. En la lastaj jaroj la viroj vestas sin ankau per europstila
kostumo.
|