La akvama Taj-nacio

de YI REN

En bela Xishuangbanna de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, estas Taj-nacio nomata “nacio akva”. La tieaj taj-oj ne nur rigardas akvon kiel originon de la vivo, sed ankaŭ havas profundan amon al ĝi. Ili opinias, ke akvo estas donaco de dio kaj simbolo de feliĉo, sankteco kaj brilo. Ilia amo kaj respekto al akvo montriĝas ankaŭ en la Taj-naciakulturo.

En ajna vilaĝo de taj-oj en Xishuangbanna prosperas antikva bodioarbo. La vilaĝanoj kultas ĝin kiel dian arbon, ĉar por taj-oj ĝi estas origino de akvo.

Kiam venas honoraj gastoj, taj-oj bonvenigas ilin per verŝo de akvogutoj sur iliajn dorson aǔ sultrojn. Per tiu ĉi etiketo, taj-oj esprimas siajn belajn bondezirojn al la gastoj el malproksimo.

La Akvoverŝa Festo okazanta ĉiujare plej bone montras la pasian amon kaj profundan senton de taj-oj al akvo. Dum la festo taj-oj en akvoverŝo dancas kaj kantas, per akvo banas statuon de budho, esprimas bondezirojn kaj benon unu al aliaj, forpelas fatalaĵojn kaj purigas sian animon.

La amo de taj-oj al akvo vidiĝas en ilia sinteno al putoj. Ĝenerale ĉe la putoj estas belaj konstruaĵoj kun diversaj formoj, kiaj pagoda, doma, rondkolona aŭ dom-pagoda. La surtera parto de la putoj ofte estas en formo de elefanto, pavo aǔ pagodo. Sur la pinto de pagodo agrable tintadas arĝentaj tintiloj en zefiro kaj la ekstera muro de la konstruaĵoj estas inkrustitaj per koloraj vitropecoj kaj speguloj, kiujglimas sub la suno kaj servas al akvoĉerpantaj virinoj en ilia tualeto. Ĉe la putoj estas longa bambua tubo por ĉerpi akvon. Taj-oj konstruas putojn aǔ apud rizkampo, aǔ en bambuaro aǔ inter bodi-kaj kokosarbojn.

Nuntempe kvankam la lokanoj jam uzas kranakvon, tamen puto restas ankoraǔ grava parto de la vilaĝoj de taj-oj, kaj oni prenas ĝin kiel ĉefan aktivejon. Multaj taj-oj konservas la kutimon ĉerpi ĉiutage akvon el la puto. Ili renkontiĝas ĉe la puto por lavi vestojn, interbabilante kaj poste portas akvon hejmen.