Florzonaj taj-oj en la valo de la Ruĝa Rivero

de LI JINLAN

70 kilometrojn okcidente de la gubernia urbo Xinping de Yunnan-provinco estas bela Ailao-monto, ĉe kies piedo zigzagas la fama Ruĝa Rivero kaj en kies sino interligiĝas kabanoj kun ebena tera tegmento kaj muroj el ramita tero. Jen Gasa, hejmloko de florzonaj taj-oj.

Florzonaj taj-oj estas branĉo de Taj-nacio kun antikva tradicio. Antaŭ 3-4 mil jaroj tie jam vivis taj-oj. Poste la regno kadukiĝis kaj la taj-oj migris al diversaj lokoj. Granda parto de la nacio migris laŭ la Ruĝa Rivero kaj fine venis al la lokoj, kie nun estas Vjetnamio kaj Tajlando. Dum ĝia malgranda parto venis al Ailao-monto.

La vestoj kaj kapornamoj de taj-aj virinoj estas tre belaj. Iliaj vestoj estas faritaj el nigra ŝtofo teksita kaj tinkturita de ili mem. Ilia ornamo konsistas el multkoloraj kvastoj, arĝentaj duonglobetoj, tintiletoj kaj braceletoj. La virinoj tuberigas sur verto la harojn per nigra kaptuko kun kvar falantaj ruĝaj ŝtofpecoj duonfuton larĝaj kaj unu futon longaj. Ĉar la virinoj de la nacio ŝatas longajn harojn, tial ilia hararanĝo estas alta.

Varias la vestoj kaj ornamo de la taj-aj virinoj de la nacio en malsamaj lokoj. 80 kilometrojn distance de Gasa estas Shuitang-vilaĝo. La tieaj fraŭlinoj portas malgrandan ŝtofan ĉapon kun multaj arĝentaj tintiletoj. La edziniĝintaj virinoj aranĝas la harojn post la okcipito kaj portas bambuan ombrelforman ĉapelon. Sube de la antaŭa parto de la ĉapelo estas pavaj plumoj kaj ronda speguleto. Kie ajn ili estas, ili povas tualeti klininte la antaŭan parton de la ĉapelo, se ili bezonas tion fari. La tieaj virinoj portas silkan jaketon kaj nigran cilindran jupon. Ilia ĵaketo el multkolora silko ne havas kolumon nek butonojn, sed la antaŭaj partoj estas plene kovritaj de arĝentaj brodaĵoj kaj tintileto j.

Farado de tia vesto estas tre malfacila kaj plenumata ekskluzive de la patrino. Pretigo de unu kompleto da vesto bezonas 3-4 jarojn. La patrinoj mem teksas kaj tinkturas ŝtofon, brodas kaj ornamas la vestojn per arĝentaj duonglobetoj. Ili faras vestojn por siaj filinoj preskaŭ dum la tuta vivo. Kiam la filino apenaŭ povas iri, la patrino jam komencas fari por ŝi belajn vestojn. Vestoj estas ne nur simbolo de beleco, sed ankaŭ marko de ekonomia stato de la familio.

Ambaŭ seksoj de la nacio ŝatas fari sur si tatuon kaj porti ruĝan fadenon. Mito rakontas, ke en la Ruĝa Rivero vivis monstro, kiu atencis la nacianojn, kiuj venis sin bani en la rivero. Por sin defendi, ili tatuis siajn manojn, brakojn, bruston, femurojn je desegno de tigro, leopardo, drako, serpento k.s., kaj de tiam malaperis la monstro. Krom ornami siajn vestojn per oraĵoj, arĝentaĵoj kaj brodaĵoj, la junulinoj de la nacio ŝatas porti arĝentajn braceletojn, ĉenojn k.a. Kiam ili iras, la ornamaĵoj donas belan sonon.