Bambua domo de Taj-nacio

La arkitekturo de bambua domo de Taj-nacio havas historion de pli ol 1000 jaroj. Tia konstruajho sin adaptas al la sud-azia tropika pluvarbara klimato. Estas mito pri la kreo de bambua domo de la nacio.

Mito pri origino de bambua domo

Antau tre tre longe estis kuragha junulo de la nacio. Li volis konstrui domon por la nacianoj, por ke ili ne vivu subchiele. Li malsukcesis en multfojaj provoj. Iun tagon ekpluvis kaj li vidis hundon kushanta en pluvo. Li rimarkis, ke pluvakvo fluis lau la densa hararo de la hundo. Che tio li ekhavis ideon. Li starigis shedon kun klina tegmento. Poste fenikso alflugis kaj senchese etendadis la flugilojn aludante, ke li faru la tegmenton duklina. Poste la birdo aludis al li per siaj longaj kruroj, ke li konstruu domon sur fostoj. La junulo komprenis la aludon de la dia birdo kaj sukcesis konstrui belan bambuan domon por la nacianoj.

En kaj ekster la bambua domo

La bambua domo de la nacio en formo de palafito havas duklinan tegmenton. Xishuangbanna, loko loghata de Taj-nacianoj, havas tropikan pluvarbaran klimaton kaj la atmosfera precipito estas tre granda. Pluvakvo ne povas resti sur klina tegmento. La domo havas du etaghojn. La supra por loghado de homoj, kaj la teretagho estas stalo de kortobirdoj. La chambro estas septita en sidochambron kaj dormochambron. La chambroj estas simple meblitaj. En la mezo de la sidochambro estas bambua mato, kie oni akceptas gastojn. Ekster la sidochambro estas balkono kaj koridoro, kie la virinoj shatas resti por kudrado. En la sidochambro estas fujrujo, kaj super fajro staras tripiedo subportanta kuirpoton au kruchon. Ankau en la dormochambro sternighas bambua mato. La chambroj estas larghaj kaj la aerumado tre bona, kio tre konformas al la klimato de la loko.

La tuta domo estas konstruita el bambuo, chu traboj. Chu fostoj, chu muroj, chio estas farita el bambuo. La centra fosto estas sankta simbolo, ke oni nenion devas apogi sur ghin. Ghi estas patrono de la familio. Kiam oni konstruas novan domon, oni metas arbofoliojn sub la chefan foston kredante, ke tio plifirmigos la domon.

Familia hierarkio forte esprimigahs en la arkitekturo de la nacio. Fostoj de chambro disponata de grandaghuloj ne devas alti malpli ol 6 futojn, kaj la supra etagho devas esti pli alta je 6 futoj ol la teretagho. La shtuparo devas havi almenau 9 shtupojn, dum domo de juna generacio ne devas esti pli alta ol tiu de grandaghulo, kaj la shtuparo ne devas superi 7 shtupojn. Kaj domo de juna generacio estas meblita multe pli simple.

>>> Fotoj