Nupto de Taj-nacio

Kutime Taj-nacianoj okazigas nupton unue en templo. En la templo oni sternas antau budhostatuo koloran felton kaj metas sur la felton freshajn florojn kaj vinon. La novgeedzoj sidas antau la felto. Bonzoj recitas sutrojn antau ili por esprimi bondezirojn. Poste oni prenas du kolorajn silkajn fadenojn el pleto kaj interligas per ili la pojnojn de la novgeedzoj.

Parto de Taj-nacianoj okazigas nupton en la hejmo de la novedzino. Antaue la novedzo loghis en la hejmo de la novedzino. En la tago de la nupto ambau familioj de la novgeedzoj devas buchi porkon kaj kokojn por regali gastojn. Vespere la novedzo sin vestas per vestoj kudritaj de la novedzino kaj bela kaptuko kaj iras kun tornistro al la novedzino en akompano de svatinto, parenco kaj kamaradoj. Kaj la familio de la novedzino faras multe da "obstakloj" che la enirejo de la vilagho kaj la pordo de la korto de sia hejmo. Se la novedzo ne prezentas mondonacon che la enirejo de la vilagho, oni ne enlasas lin. Kiam la novedzo atingas la domon de la novedzino, oni ankorau postulas mondonacon. La novedzino estas kashita, kaj la novedzo devas prezenti mondonacon kaj vinon por aperigi shin. En iuj lokoj, kiam la novedzo atingas, kamaradinoj de la novedzino vershas akvon sur lin kaj prezentas al li dolchan akvon. Por shirmi sin kontrau akvoversho, la novedzo kaj liaj kamaradoj kovras sin per lana litkovrilo kaj entrudighas en la domon de la novedzino. La komedia faro multe gajigas la nupton.

Nur post tio komencighas la oficiala ceremonio de geedzigho. Antau fajfujo estas bambua tablo kovrita de buloj de glua rizajho, koko, vino, bashoo kaj fadena bulo. Che la tablo sidas prezidanto kaj atestanto de la geedzigho. La novgeedzoj sidas kontraue. La prezidanto kaj iu alia grandaghulo kantas "Bondezirojn".

Post tio la prezidanto kunligas per fadeno la maldekstran shultron de la noveedzo kaj la dekstran shultron de la novedzino. Tion faras ankau aliaj grandaghuloj kaj parencoj. Blankaj fadenoj kunligas la novgeedzojn en esprimo de bondeziroj, ke ili ghuu felichan vivon dum multaj multaj jaroj.

Post tio estas festeno. La rondaj tabloj el liano estas kovritaj per freshaj bashoaj folioj por esprimi respekton al la gastoj. Sur la folioj estas abundaj manghajhoj en Taj-nacia gusto. La novgeedzoj prezentas al la gastoj cigaredon kaj vinon, kaj la gastoj faras al ili salvon da demandoj. Iliaj respondoj ofte vekas gajan ridon.