Vestoj de Taj-nacio

Virinoj de la nacio portas cilindran jupon kaj mallongan jakon kun mallarghaj manikoj, kaj la shtofo de la jako estas supla, malpeza kaj freshkolora. La viroj portas mallongan senkoluman jakon butonumatan en la mezo kaj vatitan ponchon en vintro. Ili volvas la kapon per blanka au nigra tuko. Tatuo estas prefero de viroj.