Domo de la tatara nacio

La tatara nacio havas ĉ. 5000 membrojn kaj plejparto de ili vivas en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. La tatara lingvo apartenas al la altaja lingvo-sistemo. Ĉar la tataroj mikse loĝas kune kun ujguroj kaj kazaĥoj, la lingvoj kaj ideografiaĵoj de la du nacioj iom post iom fariĝis la ĝenerala lingvo de la tatara nacio.

La domoj de la tatara nacio diferencas pro diverseco de lokoj. Tiuj en urbo estas konstruitaj el brikoj kaj lignoj. Ili, kun tri ĉambroj, estas rektangulaj kaj vizaĝas al la sudo. La meza el la tri ĉambroj estas sidoĉambro, kaj la aliaj du flankaj -- dormoĉambroj. La pordo de la sidoĉambro malfermiĝas eksteren, dum tiuj de la dormoĉambroj internen. La muroj de la domo estas dikaj kaj la tegmento -- dekliva. La lada tegmento estas imuna kontraŭ pluvo kaj degelinta neĝo.

Ĝenerale, la interna flanko de la muroj estas kalkita kaj ornamita per tapiŝoj, dum la plafono kaj planko lakitaj en blua aŭ helflava koloro, kio heligas la ĉambrojn. La ĉambroj estis meblitaj per ligna aŭ fera lito, ŝranko, angulŝranko, oblongaj kestoj k. a., kaj pendas silkaj fenestroŝirmiloj kaj pordokurteno.

Ĉiuj tataraj familioj havas korton larĝan kaj puran. En la korto estas kuirejo, tenejo, banejo, frukta ĝardeno, stalo kaj necesejo k.t.p. Arboj donas ombrojn kaj folioj -- agrablan odoron.

Same kiel la kazaĥa kaj kirgiza nacioj, la tatara en paŝta regiono loĝas en felta jurto printempe, somere kaj aŭtune, kaj en brika kabano vintre.