Viroj
de la nacio portas blankan chemizon broditan kaj nigran pantalonon.
Sur la chemizo ili portas nigran veluran kitelon butonumatan en
la mezo kaj veshton longan ghis la talio. Ili portas nigra-blankan
chapon kun brodajhoj kaj en vintro nigran peltan chapon. La virinoj
shatas porti longan rughan, blankan, flavan au purpuran jupon kun
rusho kaj chapon ornamitan per bidoj. Parto de la virinoj shatas
kovri la chapon per granda tuko. Krome ili shatas porti braceletojn,
ringon, orelpendajhojn, puncan kolchenon kaj delikatan brochon.
Nun pli kaj pli multaj viroj preferas porti europan kostumon kaj
urbanoj portas nacian kostumon nur en festo, kunveno kaj amuzado.
|