Lhari-gubernio de Nagqu
en norda Tibeto situas je 4500 metroj super la marnivelo. Cie en
Lhari estis kovrita de nego en frua vintro, tamen la suno carme
brilis.
"La plej bela domo en
la gubernio estas tiu de nia lernejo," diris Peng Jilin, vicrektoro
de la Mezlernejo de la gubernio Lhari. La domo konstruita en 2006
kun la totala areo de ok mil kvadrataj metroj konsistas el largaj
koridoroj, dekoj da klascambroj, biblioteko, kaj laborcambroj por
instruistoj.
La unua instrua domo de la mezlernejo estis finkonstruita
en 2003 per miliono da juanoj (c. 10 juanoj = 1 euro), monsumo de
la stato por helpi Tibeton. Tiu ci domo nun servas kiel provizora
logejo por lernantoj. Estis konstruitaj cirkau gi nova mangejo,
tri logdomoj por lernantoj kaj dek por instruistoj.
Peng diris, ke en la pasintaj tri jaroj la lernejo
akiris investojn de 30 milionoj da juanoj. La konstruado en la lernejo
jam finigis kaj gi povas akcepti 1200 lernantojn por studi kaj logi.
En la printempo de 2008 estos konstruita sportejo.
En la lastaj jaroj la cina registaro plimultigis elspezojn
al edukado, precipe por plibonigi instruajn kondicojn de elementaj
kaj mezgradaj lernejoj en landlimaj kaj nacimalplimultaj regionoj,
kaj altigi pokapan elspezon por lernejanoj.
Lhari-gubernio havas 28 mil logantojn kaj areon de
13 mil kvadrataj kilometroj. Pro disa logado kaj maloportuna trafiko,
pastistaj infanoj havas malfacilon por viziti lernejon. Ciujare
la gubernia registaro donas 20% da financa enspezo al edukado. Guberni-estro
Gesong Meilang diris: "La registaro asignis milionon da juanoj
por starigi edukan fonduson, cele premii kaj helpi instruistojn
kaj lernantojn."
La elementaj kaj mezgradaj lernejoj sur pastejoj senigas
pagojn por lernolibroj kaj lernokotizo, kaj liveras subvencion al
pensionanoj. Tio solvis la problemojn de la geknaboj, kiuj havas
malfacilojn por viziti lernejon. En la gubernio Lhari pli ol 97%
da lernojaraj infanoj povas viziti lernejon. Gesang Duojie, estro
de la gubernia buroo de eduko kaj sporto, diris: "Escepte de
handikapulaj infanoj, preskau ciuj geknaboj povas viziti lernejon."
La alta procento de lernejovizitado en la gubernio
estas suldita al alta atento de la gubernio al edukado. En oktobro
de 2006 la gubernio ellaboris regularon pri lernejvizitado de lernojaraj
infanoj. Lau tiu regularo oni malpromocias koncernajn guberniajn
administrantojn, kiuj malbone plenumas la difinojn, kaj punas familiojn,
kiuj ne gustatempe sendas la infanon al lernejo.
La loka edukado estas subtenata de kadroj,
kiuj venas de aliaj provincoj por labori en Tibeto. Auguste de 2007
kadro el Zhejiang-provinco al Lhari iniciatis instruan intersangon
de la Elementa Lernejo Guangchanglu de la urbo Wenzhou kaj la Plena
Elementa Lernejo de Lhari. Instruisto de la lernejo Guangchanglu
Deng Xiaqiu donacis en la nomo de sia lernejo al la elementa lernejo
de Lhari skribilaron valorantan 15 mil juanojn kaj donis lecionon
por 39 lernantoj.
"Verdaj lotusfolioj kreskas en
akvo, ranoj gaje saltadas sur ili..." Danzeng el la Plena Elementa
Lernejo de Lhari neniam vidis lotusfolion, la lingva leciono "Rondaj
lotusfolioj" gvidita de instruisto Deng Xiaqiu profunde impresis
lin.
La cina registaro alte atentas edukadon.
La raporto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPC diras, ke oni devas
unue disvolvi edukadon kaj subteni edukadon en malricaj kaj nacimalplimultaj
regionoj. "La instrua intersango estas nur provo," diris
Huang Rongding el Wenzhou, sekretario de la partia komitato de Lhari.
"Ni plimultigos edukajn elspezojn, plibonigos instruajn kondicojn,
por ke ciuj infanoj sur pastejoj povu viziti lernejon."
|