 La
tibet-naciaj pashtistoj sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho loghas
en tendo. Kutime ili havas logh- kaj plezur-tendojn. La logh-tendo
estas nigra, el bovharoj. Ghi estas subtenata de kelke da apogiloj,
kaj kelkaj bovharaj shnuroj firme fiksas ghin sur kojnojn firme
enbatitajn en teron. La bovhara tegmento estas imuna kontrau pluvo
kaj negho. Meze en la tendo estas forno. Antaue oni kuiris sur fajrujo
kaj nun oni uzas feran fornon kaj fumtubo elstaras el la luko. Chirkaue
sub la muro estas stako da grensakoj kaj chiutagaj bezonajhoj. Kontrau
la pordo estas budhostatua nicho kaj murtapisho
kun bildo de budho. Ambauflanke sternighas felo de shafo au bovo
au shaflana felto. Sur la felto estas lana tapisho. Tibet-nacio
cedas dekstran lokon al honora gasto por lia sidado kaj dormado.
Plezur-tendo estas uzata en somera familia ekskurso.
Tia tendo estas freshkolora kaj bele desegnita. La desegnoj rilatas
shatojn de la mastro kaj religion. Antaue nur nobeloj kaj altrangaj
lamaoj havis tian tendon. Nun bonhavaj familioj havas tian tendon
por sin amuzi en la chevalkonkurso fojon en jaro. Oni faras la tendon
lau sia shato. La diversaj tendoj de nova formo, distingigha arangho
kaj majstra tajlorado montras estetikon de Tibet-nacianoj kaj ilian
amon al la naturo.
|