Karakterizaj
domoj de Tibet-nacianoj estas konstruitaj el ligno kaj shtonoj.
La domoj estas fortikaj kaj havas aspekton de antikveco kaj krudeco.
La domoj havas 2 etaghojn. La supra estas septita en plurajn chelojn,
el kiuj la grandaj servas kiel sidochambro, dormochambro kaj kuirejo,
kaj la malgrandaj por tenejo au shtuparejo. Se estas tria etagho,
tie estas preghejo kaj sunumejo.
La nacianoj loghas ankau en tendo, konforme al ilia
nomadisma vivo. Ordinara tendo estas malalta, kvadrata au oblonga,
subtenata de ligna framo en alto de 2 metroj. La tendo estas kovrita
per felto el nigraj poefagaj haroj kaj en la mezo de la felto estas
fendo kun longo de 1.5 metroj kaj largho de 0.15 metro, por enlasi
lumon kaj aeron. La tendo estas firme fiksita sur tero. Interne
che la malsupro de la tendo estas mureto en alto de duonmetro, kiun
oni masonis el argilaj buloj, adoboj kaj rulshtonoj. Sur la mureto
oni konservas sekalon, buteron kaj sekigitan bovfekon (kiel brulajho).
La tendo estas simple meblita. En la mezo iom pli proksime al la
pordo estas fajrujo. Malantau la fajrujo estas kultata budhostatuo.
Chirkaue de la fajrujo sternighas shaffeloj kiel kusenoj. Tia tendo
estas facile muntebla kaj transportebla.
En konstruado de loghdomoj Tibet-nacianoj tre akcentas
la funkcion de la domo kontrau frosto, ventego kaj tertremo. Ili
faras sur la domo aeruman truon, lukon kaj aershakton por forigi
la malbonan influon de klimato kaj geografio al la produktado kaj
chiutaga vivo.
Tibet-nacianoj chiuj havas en sia domo lokon por kulti
budhon.
Fotoj
|