Tibet-nacianoj traktas mortinton per 5 sepultaj manieroj,
nome stupaa, kremacia, chiela, akva kaj enteriga. Influate de religio
kaj hierarkio, oni alprenas sepultan manieron lau la rango de la
mortinto. Krome la sepultaj manieroj estas iom diferencaj en diversaj
lokoj.
Stupaa sepultado
Tio
estas la plej altnivela sepultado, aplikata ghenerale por grandaj
vivaj budhoj. Unue oni mumiigas la kadavron per sala akvo, macerajho
de tibeta kartamo kaj aliaj specialaj substancoj, kaj poste metas
la mumion en stupaon. Foje oni unue kremacias la kadavron kaj konservas
la cindron en stupao. Nur Dalai-lamao, Banchen kaj malmultaj grandaj
vivaj budhoj havis tiun honoron. La relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj
konservighas en ora stupao. La plej famaj el la stupaoj estas tiuj
por la Kvina kaj Dektria Dalai-lamaoj konservataj en la Rugha Palaco
de Potala-palaco. Por fari tiujn du stupaojn, oni uzis 110 mil taelojn
da oro. Antaue la stupaoj por relikvoj de Banchen estis faritaj
el arghento. Sed tiu por la Deka Banchen estas tegita per oro kaj
inkrustita per tre multaj gemoj.
Kremacio
Kremacio estas nobla sepultado, kaj en Lhasa oni aplikas
kremacion nur por altrangaj bonzoj. Post kremacio oni au faras la
cindron malgranda argila budhostatuo por poste kulti ghin en religiaj
lokoj, au disjhetas ghin en vento sur alta monto, au disshutas ghin
en riveron. En la sudorienta parto de Tibeto, malproksime de Lhasa,
kie abundas arbaro, oni aplikas kremacion ankau por ordinaraj nacianoj.
Chiela sepultado
Tre
populara sepultado en Tibeto, iniciatita de hinda bonzo Tangba Sangjie
en la 11-a jarcento. Oni portas la kadavron al la speciala sepultejo,
kaj la sepultentreprenisto distranchas la kadavron kaj nutras aglojn
per la distranchajhoj. Lamaismo opinias, ke tiu maniero estas merito,
kiu povas kovri la pekon de la mortinto kaj utili al ties reenkarnigho.
Por respekti la moron de Tibet-nacio, la registaro de Tibeto publikigis
dekreton por malpermesi rigardi kaj foti la chielan sepultadon.
Akva sepultado
Tiu maniero estas populara en loko ambauborde de la
torenta Yarlungzangbo-rivero kaj en profundaj valoj. Oni portas
la kadavron apud la riveron, distranchas ghin kaj jehtas la distranchajhojn
en la torenton. En iuj lokoj, por simpligi la proceson, oni volvas
la kadavron per blanka tolo kaj jehtas ghin en la riveron.
Enterigo
Plej malnova sepulta maniero kun historio de pli ol
3000 jaroj. Tiu maniero estas ankorau aplikata en lokoj oriente
de Himalajo kaj en Medo-gubernio.
Sepultado de infano
En
la rivervala regiono de Lhasa, kiam infano de malpli ol 8 jaroj
mortis, oni ne povas apliki al ghi chielan sepultadon. Oni devas
shmiri ghiajn manojn, okulojn kaj bushon per salo kaj butero, meti
ghin en ceramikan poton, hermetike kovri ghin kaj poste pendigi
ghin en malnova domo au groto, por konservi la kadavron integra.
En arbara regiono sur la sudorienta Qinghai-Tibeta Altebenajho oni
metas kadavron de infano en bambuan korbon au lignan keston kaj
pendigas ghin sur arbon en speciala areo. Kaj oni nomas tion arba
sepultado.
|