Tibeta
Novjara Festo
Tibeto
en la antikveco ne havis kalendaron kaj prenis floradon de persikarboj
kiel komencighon de nova jaro. La nuna kalendaro aperis en la 1027-a
jaro. La Novjara Festo estas la plej solena festo de la nacio kaj
en tiu festo oni reciprokas saluton kaj bondezirojn.
En la lasta monato de la jaro la tibetnacianoj sin
okupas pri preparado por la Novjara Festo. Ili maceras sekalajn
grajnojn en pelvo por oferi ilin al budho en la Novjara Tago. Ili
faras frandajhojn el butero kaj faruno, faras novajn vestojn kaj
purigas la loghejon. En la malnova urboparto kaj kamparo oni pentras
sur muroj bonauguraj diversajn bonaugurajn bildojn per kalko, blanka
lako au sekala faruno. Iuj pentras skorpion por fortimigi herezajn
objektojn.
En la lasta vespero de la jaro oni manghas farunajn
buletojn en signo de forpelo de diabloj. Farante buletojn, dommastrinoj
kutime enmetas malgrandajn objektojn. Kiu akiros buleton kun la
enmetita objekto, tiu estos gratulata de la aliaj, ke li estos felicha
en la nova jaro.
Frumatene de la Novjara Tago maljunaj rakontokantistoj
kantas por beno. Kaj nun oni disaudigas tian rakontokantadon per
magnetofono. La nacianoj metas sekalajn ghermojn, shafkapon kaj
bombonojn en budhan nichon au shrankon. Ili vestas sin per novaj
vestoj, sidas sur novaj kusenoj kaj frandas "felichigan manghajhon"
el nuksoj, butero kaj sukero. Poste grandaghulo alportas kuban ujon
kun grajnoj, kaj la cheestantoj lauvice pinchas kelke da grajnoj
kaj jhetas ili en aeron kaj metas kelke da grajnoj en la bushon.
Tiam la grandaghulo salutas la tutan familion kaj la aliaj esprimas
al li bondezirojn. En la unua tago oni ne intervizitas. Oni komencas
viziti en la dua tago de la nova jaro. Intervizitado dauras duonmonaton.
Granda
Alvoka Ceremonio
Ghi estas la plej solena religia festo de Tibeto. Ghi
originis en 1409, kiam Congkapa, la fondinto de Gelug-sekto de lamaismo
kaj religia reformisto, faris preghadon en Lhasa. Dum tiu tempo
20 mil lamaoj de la tri grandaj temploj de Tibeto kolektighas en
Jokhang-templo por preghi al Shakjamunio kaj partopreni en ekzameno
por la titolo Gebshes.
Festo
de Printempa Semado
En tiu festo oni jungas junan bovon, por ke ghi lernu
plugi en kampo. La festo ne havas regulan daton, sed en la unua
monato de la jaro. 3-4 tagojn antau la festo la kamparanoj devas
pretigi sekalan vinon kaj ornamajhojn por la tirbestoj. Che sunlevigho
en tiu tago, virino naskighinta en jaro de simbola besto sama al
tiu de la kuranta jaro kaj kelke da maljunaj kamparanoj en festaj
kostumoj kunportas vinon, teon, flagon kun sutroj kaj incensujon
al la kampo, kie oni komencas plugadon, por kulti teran dion kaj
agrikulturan dion. Post tio ili reiras en la vilaghon, kaj chiuj
vilaghanoj en novaj vestoj venas al la kampo kondukante tirbestojn.
Ili sidighas sur la tero kaj ghuas teon kaj vinon. Post tio kelke
da viroj bruligas incenson, starigas flagojn kun sutroj, laute kantas
odon kaj kultas diojn por fari provan plugon. Kutime chiu familio
alkonkukas paron da bovoj kaj la dommastrino prezentas vinon trifoje
al la chielo, shmiras la frunton de la bovoj trifoje per butero
por esprimi peton de felicho. La virino naskighinta en jaro de simbola
besto sama al tiu de la kuranta jaro dissemas la unua kaj post tio
komencighas printempa plugado. Post la ceremonio oni kutime faras
konkurson de kurado kaj atletikon.
Chevalkonkurso
de Damxung
Chevalkonkurso de Damxung komencighas en la 10-a de
la sepa monato lau la tibeta kalendaro kaj dauras tri tagojn. Origine
oni okazigis chevalkonkurson por celebri richan rikolton, fari foiron
kaj amuzadon. Poste oni faras religian aktivadon dum la chevalkonkurso.
La chevalkonkurso de Damxung inkluzivas chevalkonkurson, arkpafadon
kaj varieteon.
Dama-festo
de Gyangze
La festo havas historion de pli ol 500 jaroj. Dum Saga-dinastio
la suvereno Paba Sangbu ghuis altan respekton de la popolo. Post
lia forpaso la dischiploj chiujare okazigis ceremonion por rememorigi
lin. Sed poste la tradicio estis rompita de militado. En la 1408-a
jaro lia filo Gongsang Raopa heredis la tronon kaj restauris la
kultadon. De la 10-a ghis la 17-a de la kvara monato de tiu jaro
li aranghis preghadon, kultadon kaj diversajn amuzadojn en forta
religia signifo. En la 1447-a jaro suvereno Zhaxi Raodan aldonis
al la kultado rajdkonkurson, arkpafadon, tibetan operon kaj varieteon.
Kaj la tradicio dauris ghis nun.
Bano-festo
Bano-festo
okazas de la 6-a ghis la 12-a de la sepa monato lau la tibeta kalendaro.
Mito diras, ke antau longe malofta epidemio atakis Tibeton kaj multe
da homoj kaj brutoj estis pereigitaj. Avalokiteshvaro sendis 7 feinojn
porti 7 botelojn da magia akvo el la chiela lago, ke ili vershu
la akvon en chiujn riverojn de Tibeto. Tiunokte la tibetanoj vidis
en songho, ke marasma knabino kun vundoj kaj cikatroj tra la tuta
korpo sin lavis en rivero kaj resanighis post elakvigho. La tibetanoj
tuj imitis tion kaj banis sin en akvo. De tiam formighis la kutimo
banighi en rivero en sep tagoj fine de somero kaj komence de autuno,
kiam steloj brilas sur la chielo. En tiuj 7 tagoj chu viroj chu
virinoj, chu junaj chu maljunaj, chu urbanoj chu pashtistoj, chiuj
venas al riveroj au lagoj por sin bani. Ili starigas tendojn, sternas
tapishon, amuzighas kaj naghas en akvo. Tagmeze ili havas piknikon
el sekala vino kaj butera teo. Kiam subiras la suno, ili revenas
hejmen tre kontentaj.
Lanterna
Festo
La
festo okazas en Lhasa en la 15-a de la dua monato lau la tibeta
kalendaro. En tiu tago lamaoj kaj laikoj faras diversajn oferajhojn
el kolorigitaj buteroj kaj montras ilin sur bretaroj ambauflanke
de Jokhang-templo. En nokto oni lumigas lanternojn ornamitajn per
abundo da figuroj de floroj, feoj, birdoj kaj bestoj. La rigardantoj
kantas kaj dancas sub la lanternoj ghis tagigho. Oni diras, ke char
tiu tago estas dato de budhigho de Congkapa, fondinto de la flava
religio, nome Gelug-sekto de lamaismo, chiuj familioj bruligas buterajn
lampojn sur sia tegmento, recitas sutrojn kaj preghas por rememorigi
lin.
Jahurta
Festo
La Jahurta Festo estas grava festo de tibetanoj. En
la pasinteco, kiam budhistoj revenis de memkulturado en templo sur
monto, iliaj familianoj kaj parencoj iris al la monto por bonvenigi
ilin. Revenvoje oni frandis jahurton, kantis kaj dancis. La festo
originis antau la 17-a jarcento, kaj tiam la festo estis ekskluzive
religia. Congkapa difinis disciplinon por la dischiploj, ke en somero
ili memkulturu en chambroj. Char somero estas plej vigla sezono
de animaloj kaj homa aktivado eksterdome hazarde vundus ilin. La
tabuo dauras ghis la fino de la sesa au komenco de la sepa monato
lau la tibeta kalendaro. Kiam la tabuo estas nuligita, la religiuloj
forlasas la templojn, ghuas frandajhojn inkluzive de jahurto donacitajn
de laikoj kaj senzorge sin distras.
Wangguo-festo
Chi
tiu festo sen regula dato dauras 1-3 tagojn por peti richan rikolton.
La festo havas historion de pli ol 1500 jaroj. En la festo kamparanoj
sen distingo de agho kaj sekso, vestitaj per festaj vestoj, chirkauiras
la kampojn tenante en manoj sekalajn spikojn, bibliojn kaj kolorajn
flagojn. Portante pagodforman stakon da sekalaj kaj tritikaj spikoj
ornamitan per blankaj silkaj rubandoj, la ceremoniantoj kantante
chirkauiras la kampojn en akompano de tamburado kaj gongado. Post
la ceremonio oni ripozas apud rivero au en arbaro por ghui buteran
teon kaj sekalan vinon kaj sin amuzas per kantado kaj dancado. En
iuj lokoj oni aranghas chevalkonkurson, arkpafadon, akrobatajhojn
kaj tibetan operon. La feston sekvas tuj intensa autuna rikoltado.
|