 Granda
parto de Tibet-nacianoj prenas manghon tri fojojn chiutage, kaj
en sezono de intensa kamplaboro 4, 5 au 6 fojojn. Ilia chefa manghajho
estas faruno el rostitaj grajnoj de sekalo. La aldonajhoj estas
forta teo, lakta teo, butero, lakta fecho kaj sukero. La faruno
estas oportuna por kunportado. Oni povas manghi ghin en ajna tempo.
Tibet-nacianoj en Sichuan-provinco ofte manghas arakidsimilajn
fruktojn de pterido kolektitajn en printempo kaj autuno. Ili shatas
manghi dolchan farunajhon frititan en butero kaj kachon el tritiko,
sekalo, bovajho kaj bovosto. Tibet-nacianoj en Qinghai- kaj Gansu-provincoj
shatas farunajhon kun butero, bruna sukero kaj lakta fecho faritan
en formo de granda torto. Tibet-nacianoj en Qinghai-provinco ofte
manghas farunan macon kuiritan en bolanta akvo kaj miksitan kun
butero. En Nagqu de Tibeto oni faras flanon en pezo de 2.5 kaj ech
100 kilogramoj. Tian flanon oni prenas kiel donacon au nutrajhon
dum longa vojagho. En Deqen de Yunnan-provinco la nacianoj manghas
chefe terpomon, sekalan bulon kaj vaporumitan farunajhon.
La
nacianoj malmulte manghas legomojn kaj la chefaj manghajhoj estas
bovajho, shafajho kaj porkajho. Post bucho de bruto ili kuiras sur
arda fajro viandon en granda peco. Ili distranchas la kuiritan viandon
en granda plado. Ili faras kolbasojn el viando dispecigita kaj sango
de bovo kaj shafo. Tibet-nacianoj en Sichuan- kaj Yunnan-provincoj
peklas viandon por konservi. Oni fortranchas la kapon kaj piedojn,
elprenas la ostojn, shmiras per spicajhoj kaj salo kaj formigas
la viandon en kubo. En Yunnan oni premas la viandon per shtono.
Por manghi la viandon oni detranchas pecon kaj vaporumas ghin. Oni
buchas brutojn en vintro kaj tranchas la restan viandon en grandajn
pecojn kaj sekigas ilin en aero. Tia viando estas longe konservebla
kaj la gusto chiam fresha.
Lakto
kaj laktajho estas nemalhaveblaj por Tibet-nacianoj. Oni eltiras
kremon el lakto de bovo kaj shafo. Oni faras ankau jahurton, kazeon
kaj laktan fechon. Chiuj nacianoj sen distingo de sekso kaj agho
prenas buteran kaj laktan teon. En festoj oni trinkas sekalan vinon.
Kuiriloj de Tibet-nacianoj havas propran stilon. Chiuj
familioj havas butertean sitelon kaj laktatean kruchon. En multaj
lokoj Tibet-nacianoj hejtas per bovfekajho kaj metas poton sur ferstangan
tripiedon. En Yunnan Tibet-nacianoj faras servicon el kupro. En
aliaj lokoj ili shatas uzi lignan bovlon rughe, flave kaj oranghe
lakitan. Iuj shatas tegi bovlon per arghento. La nacianoj kunportas
delikatan tranchilon por tranchi manghajhojn au buchi brutojn kaj
senhautigi ilin. La tranchilo estas uzata ankau en preparado de
kojnoj por starigo de tendo.
|