Nyingchi estas nomata "Yangzi-delto en Tibeto".
La loko ghuas renomon pro la plej profunda kanjono de la mondo,
la rekta stratumo kun plej granda alto, tre richa flauro kaj multaj
sovaghaj bestoj. Tie la montoj estas altaj kaj riveroj longaj. Krome
la loko estas malofte vizitata de homoj kaj la natura fizionomio
estas bone konservata. Pro tio ghi estas unu el la plej puraj terenoj
de la mondo.
En Nyingchi oni vivas tute lau tradicio kaj religia
kutimo.
Pashtista
Festo estas la plej karakteriza festo de Nyingchi, kiu povas plene
speguli la vivmanieron de la tibeta popolo. Ghi estas tradicia popola
festo okazanta en vilaghoj de subgubernio Jindong de Langxian-gubernio
de Nyingchi. La festo okazas de la 22-a de la naua monato lau la
tibeta kalendaro kaj dauras tri tagojn. Tibet-nacianoj de la loko
pasigas tiujn tagojn en kantado, dancado kaj festeno.
Kial la pashtistoj elektis tiun daton por la festo?
Oni klarigis, ke tion decidas la religio, la klimato kaj ankau la
bezono de la pashtistoj, ke ili volas ripozi kelkajn tagojn post
penema laborado.
En tiu dato estas ankau religia festo, festo de Dia
Vizito. Vetero de la naua monato estas tre bona, la pejzagho bela,
kaj vegetaloj donas fruktojn kaj gregoj grasighas rapide. Tiutempe
rikoltado estas finita, kaj la pashtistoj revenas hejmen kun grasighintaj
gregoj kaj butero. Jindong estas agrikultura regiono, sed brutobredado
konsistigas gravan parton de la ekonomio. La grasaj someraj pashtejoj
distancas malproksime de la loghejoj, kaj la proksimajn pashtejojn
oni rezervas por vintra pashtado. En somero la viroj nomadas malproksime
kaj revenas hejmen en autuno.
Chiuj vilaghoj de Jindong festas tiun feston, kiu estas
plej origina kaj plej distingigha en Laiyi-vilagho.
En la unua tago de la festo la pashtistoj faras kulton
al dio, sportajn konkursojn kaj amuzadon.
Matene la viroj revenintaj de pashtado vestighas per
festa kostumo. Ili portas bovledan chapon, ponchforman veshton el
felo de bovido, nigran pantalonon el dika drapo kaj alttibingajn
botojn el bovledo. Ili portas sur la maldekstra pojno ledan braceleton
ornamitan per konkoj kaj sur la dekstra shultro ledan sakon de furagho
por bovoj. Dekstre de la sako pendas shtonjhetan rimenon plektitan
el poefaga lano. Kondukante bele ornamitajn poefagojn, ili kolektighas
che la enirejo de la vilagho por iri al la pashtejo por prepari
kultadon al mamono. La junulinoj portas belajn vestojn kaj venas
al la enirejo kunportante sekalan vinon por adiaui la pashtistojn
atentigante, ke ili pie kultu la dion. Post tio la pashtistoj rajdas
sur la poefagoj por iri al la kultejo. Revenvoje ili havas piknikon.
Kiam
ili revenas, la mastrinoj kaj fraulinoj kantante prezentas al ili
vinon kaj lamaoj recitas sutrojn. Oni faras multajn oferajhojn por
la tera dio.
Post tio estas poefaga konkurso. Oni starigas stangon
10 metrojn altan kaj pendigas sur ghi poefagajn vostojn farbitajn
je diversaj koloroj. Post poefaga konkurso kaj kultado al dio, la
vilaghanoj ghuas piknikon.
Posttagmeze la vilaghanoj kolektighas por auskulti deklamon
de pashtistoj. Tio estas unu el la literaturaj specoj de Tibet-nacio
prikantanta la belajn pejzaghojn, personojn kaj morojn de la hejmloko.
Post tio la viroj kaj virinoj dancas en du grupoj chiu en duona
cirklo.
En la sekvanta tago oni refoje kolektighas kaj respektata
grandaghulo sidas en la mezo. Ambauflanke lauvice sidas la vilaghanoj
lau la agho kaj reputacio. Kiam la pashtistoj sidighas, oni komencas
trinki vinon, lakton kaj jahurton kaj manghas freshan laktofechon
kaj aliajn frandajhojn kun originala gusto de pashta regiono, kaj
samtempe interbabilas pri la familio, metio kaj diversaj interesajhoj.
Festo estas la plej bona tempo por la homoj reciproki saluton, montri
amikecon, solvi miskomprenon kaj intensigi kolektivismon. Tiun shancon
neniu volas preterlasi.
Respektataj grandaghuloj kaj gastoj prezentas hadaon
(silka rubando uzata kiel donaco por saluto, bondeziro au gratulo)
al la pashtistoj, laudas ilian peneman pashtadon de kelkaj monatoj
kaj deziras al ili bonan sanon kaj prosperighon de iliaj gregoj.
La pashtistoj prezentas al ili rozarion da laktofechaj buletoj,
pendigante ghin sur ilia kolo por esprimi dankon. Nokte oni faras
bivakon, kantas kaj dancas ghis tagigho.
En la tria tago dauras la amuzado.
En chiu pashtista festo la gajaj pashtistoj kantas
por esprimi varman amon al la vivo kaj esperon al bela estonteco.
|