Tu-nacianoj
shatas konstrui sian domon che monto kaj akvo. Chiuj domoj havas
korton kaj stalon, kaj ekster la korto estas necesejo, legomghardeno
kaj drashejo. La tegmento estas ebena, kio taugas por konservi grenon
kaj furaghon. Ilia domo kutime estas septita en tri chelojn. La
meza estas sidochambro kaj ambauflanke estas dormochambro kaj kultejo.
La terlito estas interligita kun forno kaj varmigata dum kuirado.
La traboj, pordoj kaj fenestroj estas gravuritaj kaj pentritaj je
sceno de richa rikolto kaj diversaj dombestoj. La domoj de Tu-nacianoj
enkorpigas en si stilon de arkitekturo de Tu-, Tibet- kaj Han-nacioj.
|