Vestoj
de la nacio montras originalan nacian stilon. La junaj kaj mezaghaj
viroj portas feltan chapon borderitan per kotona shtofo, longan
kitelon kun malgranda kolumo, oblikva fendo sur antaupeco, manikoj
kun nigra rando che la manikumo kaj kolora desegnita peco en grandeco
de 4 coloj sur la brusto. Sub la kitelo estas mallonga blanka jako
kun alta brodita kolumo kaj sur la jako estas nigra au purpura veshto.
Ili portas longan broditan zonon kaj pantalonon kun larghaj tuboj.
La pantalona zono estas brodita che ambau ekstremoj. Ili portas
ankau antautukon kaj la kruroj estas vinditaj per rubando nigra
che la supro kaj blanka che la malsupro. La
maljunuloj kutime portas nigran feltan chapon kun kuspita rando
kaj kitelon kun malgranda kolumo kaj oblikva antaupeco. Sur la kitelo
estas nigra veshto kaj nigra zono. Ili portas blankajn shtrumpojn
kaj nigrajn shuojn. La virinoj portas chapon kaj la harplektajhoj
ornamitaj per bronzaj moneroj kunligitaj per rugha kotona fadeno
pendas malantau la okcipito. Grandaj arghentaj kaj kupraj ringoj
pendas sur la oreloj. Ilia vesto en multaj koloroj estas zonita
per largha rubando. Ili portas kitelon kun malgranda kolumo, manikoj
kun alkudritaj cirkloj nigra, flava, blua, purpura kaj nigra. Sur
la kitelo estas veshto kun garnajho nigra, purpura au blua. La zono
estas multkolora kaj ambau ekstremoj estas broditaj je floroj, birdetoj,
abeloj, papilioj, nuboflokoj au algebraj desegnoj. Ili portas plisitan
karmezinan jupon kaj broditajn shuojn. Maljunaj virinoj ne portas
multkolorajn vestojn nek multkoloran rubandon. Fraulinoj havas po
unu harplektajhon che la tempioj iom pli dikan en la mezo. La tri
harplektajhoj estas kunigitaj che la okcipito, ligitaj per karmezina
fadeno kaj alte tuberigita kun multaj ornamajhoj.
|