Tradiciaj
loghdomoj de Tughjia-nacio dividighas chefe en kvar kategoriojn:
pajla, brika, ligna kaj palafita. Malmultaj domoj estas shtonaj
au kavernaj.
La
domo de la nacianoj konsistas el tri partoj: Chefa chambro, flanka(
j ) chambro( j ) kaj subalero. La chefa chambro estas septita en
tri chelojn, kaj che ghiaj ambau flankoj estas po unu flanka chambro.
Malantau la chefa chambro estas subalero. Domoj de bonhavaj familioj
havas chambrojn en kvar flankoj kaj korton en la mezo.
Domo
en palafita formo estas ligna konstruajho, chefa formo de loghdomoj
de la nacio. La domoj de la nacianoj havas 1 chefan chambron kaj
1 au 2 flankajn chambrojn, kaj la flanka( j ) chambro( j ) estas
palafita( j ) sur dekkelke da fostoj. La planko estas ligna kaj
ankau la muro estas ligna. La flanka chambro estas 2-3-etagha. La
palafita chambro havas balkonon antaue kaj koridorojn ambauflanke.
La balustradoj de la balkono kaj koridoroj estas faritaj el ligno,
kaj bonhavaj familioj gravuras la balustradojn je drako kaj fenikso.
Ankau la pordo kaj fenestro estas delikate gravuritaj. La anguloj
de la tegmento de la balkono direktighas supren kaj la ekstremoj
de la chevronoj estas kovritaj per longa ligna latiso. Palafitoj
reprezentas la arkitekturon kaj gravuran arton de la nacio.
|