Dorsaj
korboj estas ofte uzataj ujoj de tughja-oj, unu el la chinaj nacimalplimultoj.
Ili estas diversspecaj: krudaj kaj malfacile difekteblaj por produktado
kaj delikataj por la chiutaga vivo.
Che
edzinigo de filino la gepatroj preparas porlavan korbon kiel doton.
La tiel nomata porlava korbo kun belaj desegnoj estas tre delikata
el maldikaj bambuaj strioj, kio montras ne nur la ekonomian staton
de shia gepatra familio, sed ankau shian lertecon kaj diligentecon.
Post kiam la filino naskis infanon, shiaj gepatroj donacas al shi
cilindroforman kaj tre delikatan dorsan korbon por teni la infanon.
Por
teni maizon kaj milion oni devas prepari altan dorsan korbon, kiu
havas grandan bushon, maldikan talion kaj kvadratan bazon. Por teni
hejtajhon kaj fojnon oni devas prepari barelforman korbon el dikaj
bambuaj strioj. La tughja-oj havas ankau alispecajn korbojn, kiuj
estas unu metron altaj kun diametro de 40 cm. Tughja-aj viroj trairigas
du tiajn korbojn plenajn de maizspikoj per vekto. Shultroportante
tiajn korbojn, oni facile iras malsupren sur krutaj montodeklivoj.
Estas ankau ligna korbo, t.e. oni faras korbojn el kelke da lignaj
bastonoj, ligitaj per bambuaj strioj kaj per tiaj korboj oni transportas
lignon, shtonon kaj porkon. Estas ankau akva korbo, plektita el
ledo, kun alta talio kaj malgranda busho. Tiaj korboj estas urushiitaj
interne kaj ekstere. Char sur la montoj mankas akvo kaj la tieaj
tughja-oj devas cherpi akvon el ravino kaj porti ghin hejmen.
Zhangjiajie
esas fama turisma loko en la okcidenta parto de Hunan-provinco.
Tie la montoj estas altaj kaj deklivoj krutaj. La tughja-oj loghantaj
sur altaj montoj uzas surdorsajn korbojn, kaj en iliaj okuloj la
dorsaj korboj estas nemankigeblaj kiel kameloj en dezerto kaj boatoj
sur lagoj kaj riveroj.
Tie
la montoj estas shtonozaj kaj montvojo similas al shtuparo pendanta
sur la montosupro ghis la piedo. Mi kaj kelke da aliaj turistoj
kune grimpis la monton anhele kaj hazarde renkontis montanojn supren
grimpantajn por kolekti drogherbojn kaj chiuj portis grandan korbon
sur la dorso. Antau la alta monto, la glitiga vojo kaj la kotoplenaj
montanoj, mi tre facile imagis al mi, kiel malfacila estas ilia
vivo.
Sur
la montosupro mi vidis, ke kelke da homoj tie konstruas kablojn
super kelke da montoj kaj mi malsupreniris per alia vojo. Mi renkontis
kelke da lokanoj, kiuj sin okupis pri transportado per surdorsaj
korboj.
La
vojo estis abrupta kaj preskau vertikala, kio timigas la irantojn.
Mi vidis multe da homoj, kiuj transportas sablon kaj gruzojn per
dorsaj korboj, char tie mankis autoj, tial oni per dorskorboj transportis
sablon kaj gruzojn al la montosupro por la konstruado. La transportantoj
senescepte estis lokaj montanoj en krudaj vestoj. Chiu korbo kun
sablo kaj gruzoj pezis proksimume 50 kg. Por transporti la pezajhojn
ili devis piediri 5 km sur la glitiga montvojo. La laboro estis
peza kaj survoje ili devis fari plurajn pauzojn. Ili havis chiu
lignan bastonon en la mano. Kiam ili pauzis, la bastono subtenis
la dorskorbon kaj che la piedirado la bastono helpis ilin faciligi
la iradon. Tio rememorigis la vortojn de mia amiko: "En la
okcidenta parto de Hunan ne estas vojo, sed nur dorskorboj."
|