Vestoj de Tughja-nacio

La virinoj de la nacio portas turbanon el 7- au 14-futa silka au kotona rubando kaj mallongan kanaban au kotonan jakon kun malalta kolumo, larghaj antaupecoj meze butonumataj kaj larghaj manikoj. La jako estas teksita el shtofo teksita kaj kolorigita de la nacianoj. Maljunaj virinoj shatas nigran kaj bluan kotonan veston kaj brodas nur angulojn de la vestopecoj. Jakoj de virinoj dividighas en kelkajn specojn, nome senkoluman, malaltkoluman, longan kaj mallongan. Sur la simpla fono la virinoj alflikas alikoloran tolan strion che la shultrumoj kaj randoj de la jako. Sur unu au ambau anguloj de la antaupeco de jako ili brodas malgrandajn florojn kaj la manikoj estas borderitaj per alikolora tola strio. La jupo de virinoj estas multfalda kaj rekta, brodita je diversaj desegnoj. Parto de la virinoj portas pantalonon kun larghaj tuboj kaj che la malsupraj randoj estas belaj borderajhoj.

La virinoj portas tre diversajn ornamajhojn. Sur ilia hartubero estas arghentaj pingloj kaj florajhoj. Ili portas ankau orelringojn kaj kolringon kun 8 arghentaj chenoj, kaj sur la chenoj estas alligitaj arghentaj bloketoj, sonoriletoj, dentoj kaj cherpileto por orelvakso. Ili portas ankau bracelojn kaj fingroringojn.

Vestoj de la viroj estas kompare simplaj. Ili portas V-forman turbanon volvitan el nigra, blua au blanka rubando de kruda shtofo. En historio parto de viroj portis orelringojn. Junuloj shatas mallongan jakon kun 7, 9, au 11 paroj da tolaj butonoj. Maljunuloj portas mallongan senkoluman jakon kun tola strio che la rando kaj nigran kitelon. La viroj portas blankajn piedshirmilojn kaj larghan bluan tolan pantalonon kaj la kruroj estas vinditaj de la genuo ghis la maleolo.