Loĝdomo de Va-nacio

de LIU BIAN

Va-nacio kun 352 mil membroj vivas ĉefe en la gubernioj Ximeng kaj Cangyuan de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. La domoj de va-oj havas du formojn: palafita kaj surtera. La supra etaĝo de palafita domo estas disponita por homoj kaj malsupre estas stalo kaj tenejo. La surtera domo havas murojn el ramita argilo kaj tegmenton el pajlo. Influate de arkitekturo de Han-nacio, va-oj konstruas foj-foje ankaŭ domojn el brikoj kaj tegoloj.

La domo de va-oj aspektas kiel malfermita ombrelo kaj la arkforma tegmento faciligas forfluon de pluvo.

La muroj kaj planko de la domoj de va-oj ĝenerale estas lignaj kaj bambuaj. Ekster la ĉambroj estas teraso por sunumi grenojn kaj vestojn. La domo estas septita en 2-5 ĉambretojn kiel dormoĉambrojn kaj gastoĉambrojn. En sidoĉambro estas fajrujo kun areo de 1 kvadrata metro, per kiu oni kuiras tage kaj varmigas domojn nokte. La fenestroj estas malgrandaj kaj la ĉambroj iom malhelaj.

La vilaĝoj de Va-nacio ĝenerale sidas sur sunflanka montodeklivo. La domoj estas simplaj en strukturo kun densa primitiva gusto kaj konformas al subtropika arbaro.