5 mil Ximeng-aj kamparanoj transloĝiĝis en novaj domoj

de LUO XIA

Ruĝaj brik-domoj de Va-nacio punktitaj sur la verda monto Ximeng de Yunnan-provinco en frua aǔtuno gajigas la kvietan lokon. Tri jarojn post realigo de la projekto pri trankvila loĝado plenumita de Va-nacia aǔtonoma gubernio, Ximeng, pli ol 20 mil malriĉaj kamparanoj forlasis siajn malaltajn pajlajn dometojn kaj ekvivis civilizitan vivon en novaj domoj.

Gubernio Ximeng estas unu el la plej malriĉaj gubernioj multe helpataj de la ŝtato. El la 83 mil loĝantoj de la gubernio troviĝas pli ol 50 mil kamparanoj kun la pokapa jara neta enspezo de 625 juanoj (ĉirkaǔ 62.5 eǔroj). Antaǔ 2002, 71% de la kamparanoj loĝis en simplaj domoj. Ekde la jaro 2003 startis projekto por plibonigi la loĝkondiĉon de va-oj. Tamen pro sporada loĝado ĉe montodeklivo, malbona natura ekologio kaj manko de akvo kaj elektro, la gubernia registaro konstruigis novajn domojn sur relative ebena loko, kie facilas la trafiko kaj oportunas la vivkondiĉo. Kortoj, vegetalaj ĝardenoj kaj staloj estas septite konstruitaj, por konformi al la kulturo de Va-nacio kaj protekti la ekologian medion.

Por helpi malriĉajn loĝantojn en domkonstruado, la provinca registaro asignis 20 milionojn da juanoj (egale al 2 milionoj da eǔroj) por realigi la projekton, kaj krom tio, la gubernio kolektis kapitalojn de kelkaj fondusoj por disvolvi minoritatan konstruadon. Samtempe variaj politikoj estis adoptitaj por kolekti monon de la konstruado. Qizu kaj Duiwengzhai, la plej malriĉaj lokoj en la gubernio, ricevis mondonacon de 120 mil juanojn (ĉirkaǔ 12 mil eǔroj) kaj 450 mil laborfortojn por la konstruado dum okupataj sezonoj.

Nova vilaĝo Lila troviĝas apud ŝoseo ĉe la landlimo de va-nacia aǔtonoma gubernio de Ximeng kaj lahu-nacia aǔtonoma gubernio de Lancang. Va-oj transloĝintaj de la malnova vilaĝo en profunda montaro nun vivas en domoj ĉirkaǔitaj de korto. Ĉiuj uzas elektrajn lampojn kaj povas televidi. Oficejo Natuoba najbaras kun Birmo trans rivero, ruĝaj domoj de va-oj kaj la landlima elementa lernejo Natuoba fariĝis bela pejzaĝo. Novaj loĝantoj uzas kranakvon kaj elektron; pli ol 92% de la loko estas kovrita de radiotelevido. Tie funkcias 83 kultur-ĉambroj. Estis konstruitaj ankaŭ staloj de porkoj. Nun tie prosperas ankaŭ fruktoĝardenoj.

(el Yunnan-a Ĵurnalo)
Redaktoro: Liu Sigong