Va-oj
estas entuziasmaj kaj gastamaj. Tio enkorpiĝas en interkomuniĝo,
manĝado kaj tabuo de la popolo.
Prezento
de vino
Prezento de vino estas grava kaj minimuma ago de va-oj
en akcepto de gastoj. Laŭ sia tradicia kutimo va-oj prezentas vinon
unue al maljunuloj kaj poste al junuloj. Kiam mastro prezentas vinon
al gasto, tiu devas akcepti la tason per du manoj kaj poste ĝentile
reprezentas ĝin al la mastro. Se mastro neniel povas fordanki, li
povas trinki iom, poste replenigas la tason per vino kaj reprezentas
ĝin al la gasto. Ĝenerale gasto ne devas rifuzi prezentitan vinon,
ĉu li scipovas trinki vinon aŭ ne, li devas ĝentile akcepti la tason,
trinki iom kaj transprezenti ĝin al maljunulo, kaj post lia eltrinko
doni la tason al la mastro. Va-oj rigardas tian gaston ĝentila.
Va-oj ŝatas “akvovinon” faritan el maizo kaj glueca
rizo. Kiam va-oj faras akvovinon, ili tabuas al fremduloj eniri
en ilian hejmon kaj al si kunporti acidajn fruktojn, fiŝojn, krabojn
kaj aliajn akvajn animalojn en hejmon kredante, ke tiuj malbongustigos
la vinon. Estas tabuo meti vintason en la manojn de gasto. Oni devas
meti ĝin apud sidlokon de la gasto. Sufiĉas diri “Bonvolu”.
Regalo
de gastoj
Por
va-oj pladoj el kokaĵoj estas plej bonaj por regali gastojn. Koko
uzata por regalo ne povas esti blankapluma. Se mastro regalas gastojn
per blankapluma koko, oni rigardas tion malrespekta, kaj la interrilatoj
de mastro kaj gasto malintimiĝos.
Va-oj tabuas faligi rizeron dum manĝado. Se tio okazas,
oni devas ĝin levi, sed ne piedpremi, nek balai en fajrujon. Va-oj
rigardas ĝojon de gastoj sia ĝojo. Ju pli gastoj manĝas multe, des
pli mastroj kontentiĝas. Se gasto multe fordankas komplezon de mastro,
oni rigardas tion malestimo al mastro.
Tabuo
en datreveno
En iuj datoj estas tabuoj, ekz. datreveno de forpaso
de gepatroj. En tiuj datrevenoj, va-oj ne devas konstrui domon,
geedziĝi, vojaĝi aŭ viziti parencojn kaj amikojn, vendi aŭ buĉi
porkon.
|