Ligna tamburo, kultaĵo de va-oj

Va-nacio el 370 mil membroj vivas en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj sin nomas per “Ava” kun la signifo “homo vivanta sur monto”. La va-oj adoras lignan tamburon kaj ĝin rigardas kiel objekton interkomunikantan kun dio. Legendo diras, ke per tamburado va-oj povas sciigi al dio deziron de popolanoj kaj preĝi por favora vetero, bona rikolto, prospero de homoj kaj brutoj, sekureco kaj paco en vilaĝoj...

Origino de ligna tamburo

En ĉiuj vilaĝoj sur Ava-monto, kie vivas va-oj, troviĝas kiosko farita el lignaj kolonoj, bambuaj platoj kaj pajlaĵoj. La kiosko servas kiel domo por ligna tamburo kaj kiel loko, kie va-oj kultas lignan tamburon, kaj ankaŭ estas simbolo de va-nacia vilaĝo.
Ligna tamburo

En la kiosko sidas 2 tamburoj granda kaj malgranda. La granda estas patrino kaj la malgranda -- filo. Estas alia ekspliko: la granda estas femala kaj la malgranda -- maskla. La granda tamburo, simbolo de patrineco, estas diino en la koro de va-oj.

Pri la origino de ligna tamburo ĉirkulas inter va-oj jena legendo: en fora antikveco estis virino, kiu nomiĝis Anmuguai. Antaŭ aperturo de la groto, en kiu ŝi loĝis, falis mil-jara arbo kun kava trunko. Tage, ŝi batis ĝian trunkon kaj per la bruo venigis aliajn al la monto por ĉasado kaj kolektado; nokte, ŝi batis ĝin por gvidi ilin kanti kaj danci ĉirkaŭ bivakfajro. La bruado povas timigi sovaĝajn bestojn cele eviti ties atakon. Poste, la kava arbotrunko evoluis al ligna tamburo de va-oj.

Printempe, kiam venas tempo de semado, va-oj buĉas bovon por kulti lignan tamburon, opiniante, ke sole viktimigi bovon, la plej intiman amikon de la homoj, ili povas esprimi sian respekton al ligna tamburo, ĝojigi ĝin kaj la dion.

Farado de ligna tamburo
Sankta ceremonio antaŭ farado de ligna tamburo

La tago, kiam va-oj faras lignan tamburon, estas rigardata kiel grandioza festo, nome Lamugu. Va-oj opinias, ke nur tamburo farita el arbo kreskanta sur apika klifo povas alporti al ili grandan feliĉon. Lamugu okazas en la unua monato laŭ la va-a kalendaro.

Por fari lignan tamburon, unue sorĉisto kaj parencoj de prezidanto de la kultado gvidas kelkajn fortajn junulojn al la monto en la direkto difinita per sortdiveno, kunportante kuirilojn, tranĉilojn, hakilojn, pafilojn ktp. Sub la arbo elektita, sorĉisto buĉas kokon, sorĉkantas por kulti la arbon kaj peti, ke la dio de arboj ne plendu, kaj pafas por forpeli diablojn kaj fantomojn. Due, sorĉisto levas la hakilon por haki la arbon. Post kelkfoja hakado, li donas la hakilon al junuloj, kiuj laŭvice hakas la arbon ĝis kiam ĝi falis. Trie, ili tranĉas ĝin en trunkon kun longeco de 2 metroj, faras truetojn ĉe ekstremo, tra la truetoj kunligas po 4 fortikaj ŝnuroj el liano. En la sekvanta tago ĉiuj vilaĝanoj en festa vesto venas al la arbo, kunportante vinon kaj manĝaĵon. Viroj tutforte transportas arbotrunkon, maljunuloj kaj infanoj ilin kuraĝigas kriante ambaŭflanke de la vojo, sorĉisto iras antaŭe por malfermi la vojon per rizoŝutado kaj vinoverŝado kaj gvidas ilin transporti la materialon por fari lignan tamburon al la vilaĝo kantante la kanton pri farado de ligna tamburo.
Pretaj por transportado de arbotrunko al la vilaĝo

Fari lignan tamburon estas sankta afero kaj bezonas apartan artmetion. Ĉizado de ligna tamburo bezonas sunlumon de certa direkto, pro tio oni laboras nur kelkajn horojn tage. Kaj farado de ligna tamburo bezonas laboradon de 4-5 homoj dum kelkaj semajnoj.

Fininte la faradon, oni devas tuj ĝin tamburadi por anonci tiun ĉi ĝojigan aferon al la tuta vilaĝo, kaj okazigi ceremonion por loĝigi la nova ligna tamburo. Vespere ĉiuj vilaĝanoj kolektiĝas ĉe la kiosko de la ligna tamburo kaj ankoraŭfoje kantas kaj dancas por festi naskiĝon de la ligna tamburo. Ĝis tiam oni metas punkton al la farado de ligna tamburo.
Danco kun ligna tamburo

S-ino Xie Ling sin okupas pri studo de nacimalplimultaj kulturoj, longtempe vivis kune kun va-oj. Ŝi diris: “Ligna tamburo, instrumento por solidarigi va-ojn, montras respekton de va-oj al la patrino, virinoj kaj olduloj. Ĝi vigligas la vilaĝon kaj donas al ĝi animon.

(el retejo de la Ĉina Nacio)

Redaktoro: Liu Sigong