“Voki animon de greno” estas grenkulta ceremonio de va-oj por peti
riĉan rikolton.
La kultado okazas ĉe maturiĝo de grenplantoj kaj estas
prezidata de riĉa kaj prestiĝa vilaĝano. En la kulta tago ŝamano
faras la ceremonion per kantado kaj dancado. Va-oj opinias, ke ju
pli viglas la ceremonio, des pli ĝojas la animo de greno, kaj ju
pli belas la kanto, des pli volonte revenas la animo de greno. En
la tagoj de kultado ĉiuj vilaĝanoj surportantaj novajn vestojn kolektiĝas
kaj interŝanĝas bondezirajn vortojn, kune kantas kaj dancas por
ke la animo de greno ne sentu malvolemon riveni pro la malriĉeco
de la mastro, aǔ pro malĝojo.
Por la kulta ceremonio oni buĉas paron da koko kaj kokino
plej belaj kaj unu porkidon. La ŝamano murmuras sorĉvorton por peti
benon kaj protektadon de grena dio. Va-oj kredas, ke ĉio havas animon,
ke estas kaj grandaj kaj malgrandaj dioj, kaj grandaj dioj prizorgas
gravajn aferojn dum malgrandaj – bagatelajn, “Muyiji” estas la plej
potenca el la dioj de Va-nacio, kaj la nacianoj devas anonci ĉiun
gravaĵon al la dio. Oni oferas al la dio flugilon, femuraĵon kaj
kapon de koko, aǔ femuraĵon de porko.
La kulta ceremonio komenciĝas de fajrujo en la domo.
En va-aj domoj estas ĉefa fajrujo kaj gasta fajrujo. Kiam la vilaĝanoj
en novaj vestoj kolektiĝas en malsupra etaĝo, la mastro sidas ĉe
la ĉefa fajrujo, kaj la mastrino frapas gongon por revenigi grenan
animon, tiam parencoj kaj amikoj iras al la kampo kaj reportas faskojn
da spikoj kaj legomoj blovante fajfilon, por bonvenigi la grenan
animon.
 Ĉe
la enirejo de la vilaĝo, la bonvenigantoj krias: “Revenas la grena
animo, prezentu vinon!” La mastro tuj eliras kun vino kaj oferaĵo
por bonvenigi la grenan animon. Ĉe la ĉefa fajrujo la ŝamano kaj
mastro murmuras: “Grena animo, grena animo, vi revenu, vi revenu
el la transa flanko de la rivero, vi revenu el la alia flanko de
la monto. Ni konstruos ponton por vi en pluva tago, ni konstruos
novan domon en la varmega suno, ni per ŝnuro gvidas vin, ni per
kanto bonvenigos vin. Ne lasu vin mem en la arbaro, nek restu ĉe
la alia flanko de la monto, ne hezitu ekster la vilaĝo, ne vin kaŝu
en lageto. Ne forlasu nin, ne iru en alian vilaĝon. Ni protektos
vin kontraǔ insektoj kaj rato. Revenu kiel kalabaso plena de akvo,
plenigu nian grenujon, superplenigu niajn grenkorbojn ĝis kreviĝo,
superplenigu la grenejon, ke la greno stakiĝos ĝis trabo, venu,
venu...”
Dum la kultado la vilaĝanoj sen distingo de sekso kaj
aĝo, kiel eble plej multe drinkas kaj frandas. La kulto daǔras la
tutan nokton.
|