La viroj de la nacio portas nigran, blankan au rughan
turbanon, mallongan jakon kaj kurtan kaj larghan pantalonon. Ili
preferas nigran koloron. La junuloj portas bambuan au rotangan kolringon,
kaj malmultaj junuloj de richaj familioj portas kolieron kaj braceletojn
el arghento.
La
virinoj lasas la harojn libere falantaj kaj fiksas ilin che la frunto,
tempioj kaj nuko per harfiksilo, kiu havas formon de duonluno, en
longo de 30 cm. kaj largho de 10 cm. en la mezo. Ghi estas farita
el aluminio, arghento, bambuo au rotango. Ili portas arghentajn
orelringojn kun diametro de 2-3 cm., arghentan kolieron kaj kolchenojn
el bidoj kaj konkoj. Ili portas ankau bambuajn ringojn che la talio
kaj genuoj, kaj che la mezo de la post- kaj antaubrakoj estas arghentaj
ornamajhoj. Ili portas ankau fingroringojn. La kompleto da ornamajhoj
estas tre peza, sed ili rigardas tion bela.
La nacianoj mem teksas shtofon au achetas kotonan litkovrilon
de alia nacio. En mateno kaj vespero ili kovras sin per la litkovrilo.
La virinoj portas senmanikan ponchon. Ilia jako estas mallonga kaj
strikta, la kolumo estas V-forma. Ilia mallonga jupo estas brodita.
|