La
Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio estas
loĝata de multaj nacioj, kaj du trionoj el ili estas ujguroj. La
vetero de la regiono estas kaprica. La diro, ke tie matene kaj vespere
oni vestas sin per peltaĵoj, sed tagmeze per muslinaĵoj, bone indikas
la grandan diferecon de la temperaturo inter tago kaj nokto. Pro
tio, ke en la regiono loĝas la plej multaj islamanoj de Ĉinio, ilia
arkitekturo portas tre freŝajn lokajn gustojn kaj nacian karakterizon.
La
domoj de la ujgura nacio estas konstruitaj el adoboj kaj plejparte
estas unuetaĝaj aŭ duetaĝaj kun kelo kaj ebena tegmento. Ĉar vintre
frostas kaj forte ventas en la regiono, oni faras la pordon kaj
fenestrojn malgrandaj. Por lumigado oni havas lukon. Por sekigi
vinberojn oni konstruis adoban dometon kun aĵuraj muroj kaj ŝtuparetoj.
La domo ĝenerale estas dividita en antaŭan kaj malantaŭan kortojn.
Oni bredas brutojn kaj konservas sterkon en malantaŭa korto, kaj
la antaŭa korto estas loĝejo. En la korto oni kulturas vinberojn,
abrikotojn k.s. fruktojn. En ombro de vinbera pergolo oni ripozas
aŭ akceptas gastojn.
La
tradicia loĝdomo de ujguroj ĝenerale estas konstruita el adoboj,
sed pro diverseco de klimato, domoj de diversaj lokoj montras difenrencon
en la strukturo. En iuj lokoj kun alta pluvkvanto en norda regiono
de Xinjiang, oni konstruas adoban muron bazitan sur brikoj kaj ŝtonoj.
En la suda flanko de Tianshan-montaro, kie la nivelo de subtera
akvo estas alta, oni altigas la bazon de domo, kaj metas fragmitan
maton inter la bazo kaj muro por rezisti humidon kaj protekti la
adoban muron kontraŭ akvo. En Turpan, kie preskaŭ ne pluvas, la
muro estas konstruita el adoboj sen brika aŭ ŝtona bazo.
Islamanoj estas puremaj kaj akcentas banadon kaj purecon
de akvofonto. Ĝenerale oni kondukas kanalan akvon en hejmon. En
lokoj sen kanalo oni fosas puton en sia korto kaj kiel eble plej
atente protektas la akvofonton kontraŭ malpurigado.
Dekoracio de domoj de ujguroj portas fortan nacian koloron.
Kolorriĉaj bildoj sur la alerojn, gravuritaj brikoj, lignogravuraĵoj
kaj desegnaĵoj sur fenestrokradoj temas pri floroj, herboj kaj geometriaj
figuroj. La fenestro kaj pordo estas en arka formo kaj en blanka
kaj verda koloroj. Tio montras islaman stilon.
|