Enluliliga ceremonio de ujguroj okazas en la 40-a
tago post la naskigho de la bebo.
En
la unuaj 40 tagoj post la naskigho la bebo estas mamnutrata che
la patrino. 40 tagojn post la naskigho ghi devas esti transmetita
en lulilon por daura mamnutrado de 1 au 2 jaroj. Por bebo de ujguroj
lulilo estas dua sino de la patrino. Che la enluliliga ceremonio
ujguroj deziras felichon al la bebo kaj resanighon al la akushintino.
En la 40-a tago post la naskigho de la bebo parencoj
kaj amikoj venas gratuli ghin. Krome oni devas inviti 40 geknabojn
kiel honorajn gastojn kaj pretigi pelvon da varmeta akvo, 40 lignajn
kuleretojn, 40 elehavajn flanojn kaj siropon. La 40 geknaboj staras
en vico kaj akiras po unu kulereton. Oni senvestigas la bebon kaj
metas ghin en la pelvon. La geknaboj cherpas per la kulereto akvon
kaj vershas ghin sur la bebon, vokas ghian nomon kaj diras bondeziron,
ekzemple "rapide elkresku", "estu honestulo",
"estu klerulo", "estu kuraghulo", "estu
obeema al la gepatroj", "estu ghentilulo" k.s. Post
tio la geknaboj ricevas po unu flanon shmiritan per la siropo kaj
bombonojn. Krome oni devas peti barbiron fortondi la kapharojn de
la bebo. Post
tio oni vestas ghin per novaj vestoj kaj metas ghin en la lulilon.
Kutime ujguraj virinoj akushas en la hejmo de sia patrino,
sekve en la 40-a tago post la naskigho de la bebo familianoj de
la edzo devas revenigi la edzinon kaj la bebon. Ili petas akompanon
de bonaj amikinoj kaj faras donacon al la familio de la edzino por
esprimi dankon al shiaj gepatroj. La edzo povas iri viziti la bebon
kaj la edzinon post shia akusho. Antaue la geavoj vidis sian nepon
40 tagojn post ghia naskigho. Sed nun shanghighis la kutimo kaj
la geavoj povas vidi la nepon pli frue.
|