Ujgur-nacio en Xinjiang estas nacimaplimulto kun kompare
granda membraro kaj havas tre originalajn morojn.
LOGhEJO
KAJ GASTRONOMIO
Ujguroj
tre atentas loghejon. Ili kutimas planti arbojn antau ol konstrui
domon. Iliaj domoj estas brikaj , kun tegmento ebena kaj korto kvadrata.
Preskau en chies korto kreskas fruktarboj kaj floroj. En somero
la domo kaj korto estas agrable ombrata de verdajhoj. La domo konsistas
el ekstera kaj interna chambroj. La lito estas masonita el adoboj,
ghis alteco de 50 cm. La tera lito estas tegita per felto kaj la
litajhoj stakas sur unupersona lito en la angulo de la chambro.
La fenestrobreto estas malalta, la kurtenoj por la pordo kaj fenestroj
estas tre fajnaj, ofte el rugha au purpura shtofo. La mebloj estas
ornamitaj per nacistilaj inkrustajhoj.
La ujguroj prenas tritikan farunon kaj laktoteon kiel
chefajn nutrajhojn. Ilia farunajho nang estas ronda flano bakita
en speciala forno. Tia flano estas tre seka kaj longe konservebla.
La ujguroj faras flanojn unu fojon en 1-2 semajnoj. La laktoteo
estas farita el longe kuirata brikteo kun lakto de bovo au shafo.
Che trinko ili enmetas iom da salo. La ujguroj havas sian propran
manghmanieron I. a. en gastigado, nome preni rizajhon dum manghado
per manoj anstatau kulero au manghbastonetoj. La manghajho estas
preparita el rizo, vegetala oleo, shafajho, karoto kaj cepo. Ankau
fritita sanzi estas tre shatata manghajho de la ujguroj. Ili faras
striajhojn el faruno knedita kun oleo, macerajho de zantoksilo (Zanthoxylum
bungeanum), ovoblanko kaj salo. Poste ili fritas la striajhojn kaj
fritas ilin. Tia manghajho estas uzata por regali gastojn en festo.
La ujguroj kutimas manghi karoton, tomaton, cepon, kapsikon, terpomon,
bovajhon kaj shafajhon. Ilia rostita shafo kaj estas tre fama.
La ujguroj tre respektas grandaghulojn. Che mangho ili
prezentas la unuan bovlon da rizo al grandaghulo. La ujguroj estas
gastamaj, kaj la gastoj sidas sur la honora loko. Kiam ili buchas
bruton, ili kuiras en la sama tago la kapon, hufojn kaj internajhojn
por regali la najbarojn.
LA
FESTOJ KAJ VESTOJ
La
plej gravaj festoj de la ujguroj estas Rouzi kaj Korban. Rouzi fakte
estas fastofino en septembro. Antau tio estas unumonata fasto, dum
kiu oni ne manghas nek trinkas de tagigho ghis sunsubiro. La piaj
islamanoj ech salivon ne englutas. Post tiu monato oni solene celebras,
intervizitas kaj gratulas.
Korban estas alinomata Buchfesto, en la 10-a de la 12-a
monato lau la islama kalendaro. Antau la festo oni devas purigi
la vestojn kaj litajhojn, kalki la murojn kaj balai la kortojn kaj
stratojn. En la festo oni portas festajn kostumojn. Matene oni iras
viziti la tombon de la antauuloj. Reveninte la viroj iras al moskeoj
por auskulti predikadon de imamo pri la Korano. Post la matena preghado
plej solena en la jaro, oni buchas shafon. Kaj samtempe venas de
alta konstruajho ritma tamburado kaj gaja ludo de surnao (blovinstrumento).
La homoj sen distingi aghon kaj sekson, ekdancas gajan dancon lau
la melodio. En la unua tago de Korban junuloj devas saluti maljunulojn,
dum la maljunuloj faras mondonacon al la junuloj. En la sekvanta
tago oni intervizitas. La festo dauras 4-5 tagojn en la urboj kaj
7-20 tagojn en la kamparo.
La vestoj de la ujguroj estas multfasonaj kaj belaj.
La viroj portas longan robon kaj senkoluman kaj senbutonan jakon
kun fendo en la mezo de la brusto kaj havas zonon che la talio.
La chemizo estas mallonga kaj fermita antau la brusto. La vestoj
de junuloj estas garnitaj per punto. La virinoj portas freshkoloran
jupon, longajn shtrumpojn kaj kvadratan kaptukon. Chu viroj, chu
virinoj, chiuj shatas porti chapeton. En la lastaj dekkelke da jaroj
la virinoj shatis anstatauigi chapeton per muslina au silka kaptuko.
Krome la virinoj shatas porti orelringojn, braceletojn, kolchenojn,
fingroringon k.s. ornamajhojn, kaj la junulinoj shatas nigrigi la
brovojn kaj kolorigi la ungojn.
EDZECO
KAJ NASKO
La
ujguroj observas monogamion. Ili ghuas liberan enamighon. La geamantoj
devas okazigi simplan ceremonion por gefianchigho. La ceremonio
por geedzigho estas multe pli solena.
La edzigha ceremonio havas du partojn. En la tago de
edzigho au unu tagon pli frue, la fiancho portas donacojn al la
hejmo de la fianchino. Akompanate de intimaj amikoj kaj malgranda
orkestro muzikoludanta kaj dancanta, la novedzo iras al la hejmo
de la novedzino. Tiutage la novedzino devas sin kashi en la hejmo
de sia amikino, dum la akompanantoj de la novedzo devas serchi shin.
Trovite, shi venas al la gepatroj en akompano de siaj amikinoj.
Kun akompanantoj la novgeedzoj venas en ornamitan chambron kaj sidighas
unu apud la alia. Imamo recitas sutrojn kaj faras demandojn al ili.
Kiam la novgeedzoj respondas per "jes", la imano donas
al ili po pecon de nang trempita en sala akvo por esprimi bondeziron,
ke ili vivu felichan vivon ghis blankigho de la haroj. Post la ceremonio
chiuj gaje kantas kaj dancas. La plej interesa momento estas dancigi
la novedzinon kaj shiajn gepatrojn. Vespere du amikinoj akompanas
la novedzinon al la hejmo de la novedzo. Che adiauo la novedzino
larmas por esprimi bedauron pro disigho de la gepatroj kaj bonaj
amikoj.
En la sekvanta tago la familio de la novedzo donas bankedon
al la gratulantoj de ambau flankoj kaj donacas al chiuj gastoj de
la novedzina flanko mantukon, bombonojn kaj shtofon, kaj la donaco
al la gepatroj de la novedzino estas plej multa.
Kiam ujgura virino trovighas en gravedeco de 8 monatoj,
shia patrino kaj kelke dapli aghaj virinoj venas viziti shian bopatrinon
kun donaco el bakitaj farchitaj farunajhoj kaj blanka silko por
jupo. Post tagmangho la patrino forkondukas la filinon, petas 7
pli aghajn virinojn preghi, ke la dio protektu shian filinon en
akusho. 7 tagojn post la akusho oni devas informi la edzon. Post
40 tagoj la edzo, la bopatrino kaj kelke da virinoj venas por donaci
al la bebo vestojn, lulilon, litajhojn en la lulilo kaj al la bofilino
shtofon. Krome ili alportas grandan shafon, rizon, bombonojn, teon
k.a. por la ceremonio de enluligho de la bebo. Lau la ujguroj virino
sen akusho ne povas esti kalkulata membro de la familio de la edzo.
|