Lando de kanto kaj danco

La Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono estas "lando de kanto kaj danco", kie vivas kantemaj kaj dancemaj ujguroj, kazahhoj kaj taghikoj.

De antikveco la popolo de Xinjiang estas lerta en kantado kaj dancado, per kiuj ili esprimas ghojon pro richa rikolto en la nomada vivo, chasado kaj terkulturado. Ilia danco devenis de la vivo kaj oni povas percepti en ilia danco kunfandighon de la orienta kaj okcidenta kulturoj. En la antikva Xinjiang vivis multaj nacioj kaj ghia situo estis en intertushigho de Europo kaj Azio, kie kunfluis kulturoj de diversaj lokoj de la mondo, la kulturoj de la antikva meza Chinio, Hindio, Grekio, Romio kaj Islamo. Dank' al tio la popola danco de Xinjiang karakterizighas per aparta stilo.

Senem" estas la plej populara danco de ujguroj. La danco estas tre libera kaj improvize prezentata de unu, du, tri au grupo da homoj. Oni ofte dancas tiun dancon en nupto.

Daolang-danco impresas per braveco, entuziasmo kaj humureco. En Turpan kaj Hami de orienta Xinjiang popularighas Nazrkum-danco esprimanta laboradon kaj vivon. Ghi estas vigla kaj libera, kaj ghia esprimo humura. Tiun dancon oni dancas sole au duope.

Popolaj dancoj de kazahhoj esprimas rajdadon, melkadon, lantondadon kaj peltofaradon. Oni dancas tiujn dancojn subchiele en festotagoj.

Taghikoj sur la Pamira Altebenajho shatas danci aglan dancon. En la danco la dancantoj imitas la movojn de aglo, kaj dancantinoj dancas kun alte levitaj muzikiloj en la manoj. La danco estas akompanata de mantambureto kaj fluto farita el agla osto.