Gustoplenaj kapvestoj de ujguroj

Sen distingo de sekso, agho kaj sezono, la ujguroj en la Xinjiang-a Ujgura Autonoma Regiono de Chinio shatas porti kvadratan vertochapon. Tiu kutimo dauris jam centojn da jaroj. Tiaj vertochapoj estas belaj ornamajhoj. Ili surhavas desegnojn el nigraj, blankaj kaj alikoloraj fadenoj kaj veluroj. Estas karaj kaj malmultekostaj simplaj kaj malsimplaj vertochapoj. La ujguroj portas ilin en festotagoj, geedzigha ceremonio, amuzaj kunvenoj kaj vizito al parencoj kaj amikoj.

En bazaro oni povas trovi tre diversajn vertochapojn. Ili estas eksportajhoj. Oni faras ilin en multaj metodoj de brodado. La chefa metodo estas kunkudri kvar pretigitajn pecojn kaj meti la kunkudrajhon sur modelon por plastiko. La vertochapo estas faldebla lau la kudreroj por oportunigi kunportadon. Foje oni povas vidi vertochapon el 5 pecoj. Krome oni trikas vertochapon el blanka fadeno kun shtal-drata kadro. Tia vertochapo estas facile lavebla. Oni faras ankau blankshtofan vertochapon kun simpaj desegnoj de rughaj kaj verdaj floretoj. Tia vertochapo estas portata en ordinaraj tagoj.

La desegnoj de la vertochapoj de ujguroj havas formojn de floroj kaj fruktoj de Xinjiang. Ili estas klasifikitaj en multajn stilojn, ekzemple loza, kunigita kaj krucan.

Vertochapoj de ujguroj karakterizighas per fortaj lokaj gustoj. Vira vertochapo produktita en Kashi de suda Xinjiang estas tre fama. Ghi estas nigra-blanka, kun largha supro kaj 4 elstaraj anguloj. La desegno de tia vertochapo estas formita el 4 volutoj.

Virina vertochapo de Hotan estas fama. Tiuspeca vertochapo estas plene brodita en diversaj koloroj kaj la kvar anguloj estas iom elstaraj. Ghi estas la plej luksa virina vertochapo. En Kuqa oni plej ofte vidas virinajn vertochapojn kun bidoj kiel ornamajhoj. Iuj pendigas tian vertochapon en sia loghejo kiel luksajheton. Vertochapoj de Turpan karakterizighas per kvar desegnoj en okulfrape helaj koloroj, kiuj preskau kovras la tutan chapon. Vertochapo de Ili estas malalta, la koloroj mildaj kaj la desegnoj surhavas postsignon de influo de Kazah-naciaj artoj.Ghia desegno estas simpla kaj la koloro delikata. Tia vertochapo estas preferata de intelektuloj. Vertochapo de Hami vidigas influon de Han-nacio. En Yutian, Minfeng kaj Qiemo che la suda rando de la dezerto Taklimakan oni shatas porti tre malgrandan vertochapon kun diametro de malpli ol 10 cm. Tie maljunaj kaj mezaghaj virinoj alpinglas tian vertochapon sur sian shalon, kaj rigardate de malaproksime la chapo similas al floro. Krome en Xinjiang oni klasifikas vertochapojn en grupojn por infano, junulo, virino, maljunulo kaj imamo.

La plej bonaj farantoj de vertochapoj estas virinoj junaj kaj maljunaj. En Xinjiang estas metiejoj, kiuj produktas vertochapojn shatatajn de ujguroj kaj chinaj kaj alilandaj turistoj.