Uzbek-nacio havas sian tradician kutimon kaj moron
de geedziĝo. Laŭ la kutimo gefratoj devas edzi(ni)ĝi laŭvice de
la aĝo, nome, se pliaĝaj fratoj aŭ fratinoj ne edzi(ni)ĝis, la plijunaj
ne povas edzi(ni)ĝi.
Kutime geedziĝa ceremonio de uzbekoj okazas en hejmo
de novedzino vespere kaj oni devas regali gastojn per “manprena
rizaĵo”. Antaŭ la ceremonio gepatroj de la novgeedzoj kaj svatantoj
devas interkonsiliĝi pri monsumo, kiun la edzo devas pagi al la
edzino ĉe repudio. Por uzbekoj eksedzi(ni)ĝo estas hontinda afero,
pro tio ĝenerale eksedzi(ni)ĝo estas maloftega. Tamen, se geedzoj
ne povas plu kunvivi, kaj la edzo volas eksedziĝon, la edzino rajtas
ne nur forporti sian doton, sed ankaŭ ricevi kompensan monon de
la edzo. La sumo estas interkonsentita antaŭ la geedziĝa ceremonio.
Tio estas baro al flirtemaj viroj.
Post interkonsento de la sumo okazas geedziĝa ceremonio.
Ĝin prezidas imamo. La imamo unue laŭtlegas koranon kaj demandas
la novgeedzojn, ĉu ili volas geedziĝon. Post jesa respondo de la
novgeedzoj la imamo donas al ili po peco da flano trempita en sala
akvo. Uzbekoj alte taksas salon opiniante, ke ĝi povas profundigi
amon de la geedzoj, kaj flano estas ĉefa manĝaĵo nemankigebla en
la vivo de uzbekoj. Ambaŭ simbolas, ke la novgeedzoj kunvivos eterne
kaj neniam disiĝos kiel salo kaj flano.
 Post
tio la novgeedzoj kaj gastoj bonvenigantaj la novedzinon venas al
la hejmo de la novedzo. Apenaŭ la novedzino alvenas al hejmo de
la novedzo, ŝin forportas al ŝiaj gepartoj ŝiaj parencoj kaj amikoj,
kaj tiam la novedzo kun donaco sekvas la edzinon al ŝia hejmo por
“elaĉeti” ŝin. Kutime, kiam la novedzo refoje venas por forkonduki
la novedzinon, ŝi devas plori brakumante sian patrinon por esprimi,
ke ŝi ne volas forlasi sian patrinon kiu kreskigis ŝin, dum la patro
devas preĝi por feliĉo de sia filino. Poste la novedzino ĝoje sekvas
la novedzon al hejmo de la bogepatroj akompanate de maljuna virino
kun alta prestiĝo aŭ sia bofratino.
Kiam la novedzino atingas hejmon de la novedzo, oni
bruligas fajron en la korto. La novedzino ĉirkaŭiras la fajron unu
fojon kaj poste eniras en la domon trapaŝante blankan ŝtofon antaŭ
la pordo. Tio markas, ke la novedzino finis sian fraŭlinecon kaj
komencas novan vivon kun edzo. Kiam la novedzino eniras en la domon,
la mastroj disdonas sukeraĵojn al la gastoj, kaj la gastoj konkure
kaptas ilin por esprimi gratulon kaj bondeziron, ke la novgeedzoj
havu feliĉan vivon kaj baldaŭ sian idon.
 Laŭ
kutimo de la nacio, ekde la tago de edziniĝo la virinoj devas porti
vualon kun peco el ĉevalaj kolharoj antaŭ glabelo. Sed nun pli kaj
pli malmultaj uzbekaj virinoj ne plu portas vualon.
|