La
viroj de la nacio kutime portas kitelon longan ghis la genuoj. La
kitelo havas desegnajhon, sed ne butonojn nek oblikvan kolumon.
Che la talio estas triangula brodita ornamajho el silko au desegnoplena
tolo. Junaj virinoj portas robon malkompaktan kaj multfaldan sen
zono. Ili portas ankau mallongajn vestojn en helaj koloroj. Ambau
seksoj shatas porti ledshuojn kun malaltaj galoshoj. Brodita boto
kun alta tibiingo por virinoj estas fama artmetiajho de la nacio.
Chu avinoj chu knabinetoj, chiuj portas harplektajhojn kaj shatas
ornami sin per orelringoj kaj orelpendajhoj.
La nacianoj shatas porti vertochapon. La junuloj portas
rughan kaj la maljunuloj - nigre verdan. La virinoj portas, krom
vertochapo, ankau kvadratan kaptukon. Lau la religia kutimo, la
virinoj devas porti mantelon kaj gazon eksterhejme, sin kovrante
de la verto ghis la piedfingroj. Sed nun la vestado de la nacio
iom post iom adaptighas al la epoko.
|