La 12-an
de marto, fermighis en Pekino la 4-a Sesio de la 9-a China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). Prezidanto de ChPPIK
Li Ruihuan faris paroladon.
Unue
li esprimis kontentighon pri la konferenco. Li diris, ke la cheestantoj
aktive partoprenis en diskuto pri la politiko kaj prezentis multajn
proponojn, rilate ekonomian konstruadon, demokration kaj legalizadon,
edukadon, sciencon, teknikon, mediprotektadon, socian stabilecon,
etnojn, religion ktp.
En sia parolado Li Ruihuan pluapashe eksplikis la taskon de ChPPIK
en la nova jarcento. Li diris, ke ChPPIK devas sin klini al opinioj
de diversaj flankoj de la socio pri la gravaj problemoj de reformado
kaj konstruado, aktive partopreni en diskuto pri politiko, fari
demokratian kontrolon super la praktikado de la konstitucio kaj
la leghoj, kaj super la laboro de la shtataj institucioj, praktiki
demokratian kontrolon kun interkonsiligho, diskuto, kritiko kaj
konsilo kiel la chefaj formoj.
Li akcentis
la konstruadon de la konsisto de ChPPIK, kiu kolektis che si reprezentantajn
personojn de 34 flankoj de la socio. Membroj de ChPPIK en la nova
erao devas esti reprezentantaj personoj distingighaj kaj prestighaj
en la respektivaj fakoj de diversaj kampoj de la socio. Ili devas
havi striktajn interrilatojn kun la popolamaso de sia kampo, atente
auskulti kaj transdiri iliajn opiniojn, aktive partopreni en shtataj
politikaj aferoj, havi fortan jughkapablon, prezenti la inklinon
de la socio kaj la popolo kaj per kuna klopodado movi la laboron
de ChPPIK.
Revenu
|