Viroj
de Huj-nacio portas blankan rondan chapeton sen viziero. Iu erudiciulo
diris, ke islamanoj portas tian chapeton por faciligi preghon, ke
la frunto kaj nazo de la preghanto povu tushighi kun la tero. Tial
la blanka senviziera chapeto estas nomata ankau "pregha chapeto".
Poste la viroj de Huj-nacio prenis ghin kutima kapvesto pro tio,
ke ghi estas malpeza, malmultekosta kaj facile farebla.
Chapeto
de Huj-nacio havas kelkajn variojn en diversaj lokoj kaj sezonoj.
Ekzemple Huj-nacianoj en la nordo de Chinio portas bluan au nigran
rondan chapeton el veluro au drapo pro la malvarma klimato. Huj-nacianoj
en Yunnan-provinco shatas porti rughan konusan chapeton. En Hainan-provinco
Huj-nacianoj brodas sur sian blankan chapeton literojn de la araba
lingvo, dum Huj-nacianoj en montaro de Ningxia portas sesangulan
chapeton.
Krom
la blanka chapeto, Huj-nacianoj en iuj regionoj shatas porti veshton
ekster blanka chemizo.
Virinoj de Huj-nacio en Ningxia, Qinghai, Gansu k.a.
lokoj kutimas porti vualon. Korano difinis, ke la virinoj kovru
la kapon ghis la kolumo, nome kovri la harojn, orelojn kaj kolon,
por ke ili preghu absorbite. Iom post iom tiu faro popularighis.
Junaj virinoj portas verdan vualon, la mezaghaj nigran kaj la grandaghaj
blankan. Antaue junaj kaj mezaghaj virinoj de Huj-nacio portis blankan
chapeton kun ronda supro kaj brodajhoj. Virinoj de Huj-nacio portas
ankau gazan shalon de diversaj koloroj.
|