La
nomita sesio inaugurighis la 5-an de marto en Pekino. Lau la plano
ghi finighos la 15-an de la monato.
Ghia
tagordo estas jena:
I.
Auskulti kaj diskuti la raporton de Zhu Rongji, chefministro de
la Shtata Konsilantaro, pri la skemo de la Deka Kvinjara Plano pri
la nacia ekonomio kaj socia disvolvigho; ekzameni kaj aprobi la
skemon de la nomita plano.
II.
Auskulti kaj diskuti la raporton de Zeng Peiyan, estro de la Shtata
Disvolv-planiza Komisiono, pri plenumo de la budgheto de la nacia
ekonomio kaj socia disvolvigho en 2000 kaj ghian projekton por 2001;
ekzameni kaj aprobi la nomitan raporton de 2000 kaj la projekton
de 2001.
III.
Auskulti kaj diskuti la raporton de Xiang Huaicheng, ministro de
financo, pri plenumo de la budgheto de la centra kaj lokaj registaroj
kaj ilian budgheton por 2001; aprobi la raporton kaj budgheton.
IV. Auskulti kaj diskuti la laborraporton
de Li Peng, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de la China Popola Respubliko.
V.
Diskuti la proponon de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola
Kongreso de la China Popola Respubliko pri la reviziita legho (projekto)
de la China Popola Respubliko pri entreprenoj kune administrataj
kaj investitaj de Chinio kaj aliaj landoj.
VI.
Auskulti kaj diskuti la laborraporton de Xiao Yang, estro de la
plej supera popola jughejo.
VII.
Auskulti kaj diskuti la laborraporton de Han Zhubin, estro de la
plej supera popola prokurorejo.
VIII.
Alelekti membrojn de la Konstanta Komitato de la Naua Tutlanda Popola
Kongreso.
IX.
Aliaj.
Rilataj materialoj
Tutlanda
Popola Kongreso
Devoj
de la Tutlanda Popola Kongreso
Sistemo
de la Popola Kongreso
Revenu
|